October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

September 2009 (1)
June 2009 (2)
May 2009 (1)
April 2009 (3)
March 2009 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (7)

October 1st, 2008

La komenco

La problemo, ke tute mi ne enuiĝas :)

Published at 19:03 / 1 comment / 210 visits
This post is public

October 2nd, 2008

Denove antaŭ la komputila ekrano...

Fakte antaŭ la komputera, sed kelkaj geamikoj senĉese persekutas min pro konscia uzo de la malmojosa esprimo opiniante pri ĝi malmoderna. Sed komputera, komputora aŭ komputila laŭ la saĝaj fontoj samsignifas. Al mi, absoluta pigrulo teme de la fremdaj lingvoj lernado, plej plaĉas la plej proksimaj almenaŭ al la mia realeco esprimoj. Ja ankaŭ pri komputeroj profesie mi okupiĝas :)

Sed ne pri tio mi intencis skribi...
Antaŭ momento mi enretigis la sekvan muzikan intervjuon, kun Eduda Lee el Hongkongo, kiu dum kelkaj ĉe mi vizitoj ĉiam kantis libere, sen muziko, sen honto. Plezuro estis gustumi alkoĥolaĵojn kune :) Fakte rememori mi ne ŝatas. Pli ŝatas mi rigardi la futuron kaj revi, sed ĉi-kaze, same kiel laste kun Rogener kaj Alejandro, la vizito eniris mian memoron kortuŝe. Ĉar mi ŝatas muzikon, ĉiuspecan, se enordas. Oni diras en la pola proverbo: per stomako al la koro. Por mi pli taŭgas: per la oreloj. Kaj estas io en tio. Se temas pri mi sendube :)
Aŭskultu la intervjuon, kiu same kiel farita je la 4a nokte kun Ĵomart kaj Nataŝa en Italio jam delonge estis ekster la reto.
Eruda ne nur kapablas bele kanti. Sed pri tio eble iam, ĉe la alia okazo :) ... Varsovia Vendo!

Published at 18:11 / 0 comments / 170 visits
This post is public

October 5, 2008

Iom pri la futuro.

Ne ĝis fino planita aliĝo al tiu ĉi retejo subite instigis min pli rapide ol mi planis aŭskulti la malnovajn Elsendojn de Varsovia Vento. Dum la tri jara agado, eĉ pli ol nur tri jara - iam tion mi klarigos - kolektiĝis amasego da valoraj son- materialoj, bildoj, raportoj kaj intervjuoj. Tamen kun la podkastoj estas same kiel kun gazetoj. Kvankam mi kreas ilin kaj dum la tempo de ilia aktualeco du aŭ tri-foje mi aŭskultas la enhavon, ĉiam la nova programo anstataŭigas la malnovan.

Pro la teknikaj kialoj, aŭ mi diru rekte pro la kostoj krei elŝut-senliman akrivejon en la reto, ĝis nun nur kelkaj lastaj elsendoj akireblas en la paĝo de Varsovia Vento. La aliaj malaperis kaj simple atendas pli bonan futuron. Ĝi alproksimiĝas. Pli kaj pli. De duonjaro jam daŭras preparoj ĉe la nova retejo de VVE. Laŭplane ĝi aperos en la reto la 1an de la decembro - la unuaj ekster la klubo tion vi ekscias :). En nia rondo, kiu okupiĝas pri la elsendoj, ni diskutas do pri la estonteco kaj kreo de io pli utila ol ĝis nun. Krom eblo aŭskulti aŭ elŝuti la malnovajn elsendojn, ekde komenco, en la akrivejo atingeblos aparte, same kiel ĉi tie, la plej interesaj sonraportoj kaj intervjuoj. Paŝo post paŝo ĉion tion ni ilustros pere de la fotoj kaj filmetoj faritaj dume... Por la fidelaj aŭskultantoj bona novaĵo!

Tamen ne nur pri la teknikaj ebloj en la reto ni diskutas. Estas multaj aliaj demandoj, al kiuj ni provas trovi sencajn respondojn. Apud trafeco kaj utileco de la retejo mem gravas ankaŭ la enhavo kaj tempo-daŭro de la programoj. Krome ni cerbumas kion fari, por ke la kontakto kun la aŭskultantoj fariĝu pli vigla kaj malferma ol ĝis nun. Jes, plej facile estus demandi pri tio tiujn, kiuj la programojn aŭskultas regule. Laŭ elŝut-statistikoj post tri jaroj temas pri impone granda rondo. Sed ŝajne same kiel mi vi konas la realecon de Esperantujo. Multaj prenas malmultaj redonas. La amikaro aŭskultas sed apenaŭ reagas. Kompreneble tio ne demotivigas nin agi - VVE ne travivus eĉ unu jaron se varolecon de la agado mi mezurus laŭ la reagoj :) Tamen opinioj, konsiloj, rimarkoj certe helpus al ni trovi pli bonajn ideojn evolui la elsendan agadon. Do, se vi havis paciencon ĝislegi tiujn ĉi-vortojn reagu, mi petas.

En tiu ĉi-retejo mi aperigados filmetojn, elektitajn elsendojn kaj diversajn aliajn sonmaterialojn. Nek laŭdojn nek kritikojn tamen mi atendas. Por ili estas la gastlibro. La plej urĝa demando koncernas tempo-daŭron de la programoj. Ĉu ili restu unu-horaj aŭ aperigadu en malpli longa formo? Aliajn diskuteblajn demandojn vi trovos pli frue, se vi atente legis, kion mi skribis.

Kreado de la nova retejo signifas evoluon. Mi scias, ke la esperantistaro pigras tamen certe viaj konsiloj helpos krei ion pli utilan, se vi ŝatas aŭskulti niajn programojn. Ne hezitu do kunkrei la evoluon de nia kuna futuro :)

Published at 09:57 / 4 comments / 296 visits
This post is public

October 7, 2008

La unua reago post via vizito :)

Mesaĝoj, aliĝoj, grupoj, konataj kaj nekonataj vizaĝoj... En ordo ĉi tie :) Plaĉas al mi la retejo. Frustra estas nur manko de komentoj. Vi venas, rigardas, aŭskultas, spektas kaj foriras senreage. Jam mi ekkomprenis do la aliecon de ĉi-loko. Restas almenaŭ spuroj de via vizito, kio ĝojas. Jes, klare - mi konsentas. En la reto estas tro multe por zorgi kaj pensi pri ĉio. Ankaŭ mi vizitas vin, rigardas, aŭskultas, spektas kaj foriras senreage. Pluso kaj minuso de tiuj ĉi lokoj. Akvo kaj oleo - kune tamen solaj :)))
Kiam inter la klubaj renkontiĝoj, kreado de la filmetoj kaj elsendoj, instruado de Esperanto, vojaĝoj kaj la devoj ĉiutagaj, privataj, mi trovos tempon, mi vizitos viajn paĝojn paŝo post paŝo kaj komentos pri ĉio ebla :) Aŭ mi pripensos iun planon. Mi lotumos la komencan literon kaj...
Dankon, ke vi aliĝas tiom multnombre!
Koraj salutoj el Varsovio!

Published at 18:02 / 6 comments / 430 visits
This post is public

October 9, 2008

Surprizo por la aŭskultantoj de VVE :)

Malgranda surprizo! Iom pli frue, ol estis anoncita, aŭskulteblas la sekva elsendo de Varsovia Vento, ĉar dimanĉe - kiam kutime la programoj aperas en la reto - mi estos en Slovakio por komenci la lokajn antaŭpreparojn ĉe Ago-Semajno, la novjara aranĝo de nia klubo.
Sandrine kaj Patriko... Realiĝis via revo :)
Baldaŭ la programo estos ankaŭ elŝutebla mp3-forme ĉe: www.viavento.org.
Elektu: Varsovia Vento Elsendoj.
La ennhavo de la programo en iom kaosa, sed detala priskribo. Simple jam ne pli mi havas tempon,
ĉar post momento mi eniros la trajnon...
Do, karaj. Bonan aŭskultadon!

Published at 17:36 / 1 comment / 266 visits
This post is public

October 16, 2008

Slovakie en fino de la pasinta semajno

La semajnfino el Liptovský Mikuláš bonvenis nin suna kaj varma. Fakte en alta montaro de la slovakaj Tatroj videblis jam sufiĉe impona neĝo, sed en la valo, kie troviĝas urbo, ekde vendredo fariĝis kvazaŭ somere. Eĉ mi plendis, ke mi vestis min tro vintre, sed en fakto neniu povas antaŭvidi subitajn veterŝanĝojn ĉi-periode en la montara regiono. Ju pli tio neantaŭvideblas des pli la montaro altas.

Liptovský Mikuláš troviĝas inter du montaroj. De la unua flanko tuŝas la nubojn rokaj pintoj de la altaj Tatroj, kies patro kun la konata urbo Zakopane troviĝas ankaŭ ĉe la pola flanko, de la dua varbas okulojn Malgrandaj Tartoj, malpli rokaj, pli amikaj por promeni, sed ankaŭ altaj. Ĝuste tie amase venadis turistoj kion ni povis nur observi tra fenestroj de la ejo, kie vendrede, sabate kaj dimanĉe sekvis laboroj pri preparado de AS. Bela ĉirkaŭaĵo. Certe ne por sidi en la ĉambroj dum kiam ekstere la vetero kvazaŭ petas promeni. Mi gajnis. Ĉar la emo fumi permesis al mi pli ofte ol la aliaj esti ekstere kaj kun ia revo en spitito ĝui almenaŭ rigardadon de la pintoj. - Prifajfi ĉion, iri tien, ĝui la naturon, aŭskulti la koncertojn de la torentoj... Kriis miajn pensojn. Ne eblis. Ĉiuj aliaj cerbumis, kombinis, serĉis ideojn. Mi ne povis lasi ilin.

ASejo troviĝas pli malpli 15 min. perpiede de la stacidomo, laŭ ponto trans granda rivereca torento. Kompekso de lernejo kun apuda sep etaĝa junulargastejo aspektis taŭge. Ĉio proksime, unu objekto apud la alia. Same kiel dum IJK en Zakopane. Ekde pordo ĝis la alia ne plena minuto tra la korto.

La klasoĉambroj de la lernejo ankaŭ en ordo. Speciale du iom kaŝe ligitaj ne de la ĉefa koridoro, sed unu de la alia tamen apartaj, en kiuj tuj ni decidis organizi ludejon kaj trinkejon :) Duŝejoj ĉe gimnastika salono kaj pinpongtablo rememoris la sonon de la plasta pilko nokte en Malborko kaj Nowy Sącz. Rememoroj rememoroj... Denove venas tempo prifajfi dormon :)

Manĝejo en konstruaĵo de la junulargastejo, apud la enirejo, komence de la longa koridoro, kiu gvidas al dormoĉambroj. Plejmulto el ili estas dupersonaj. Inter ĉiuj du ĉambroj duŝejo! Bone! Komforte. Pli do ol en Malborko, kie ekzisto nur de kelkaj kaŭzis vicojn de tiuj, kiuj deziris esti bonodoraj ĉiutage :)
Sur la dua etaĝo malgranda kuirejo komence de la koridoro. - Memzorgantejo! - Kriis laŭte feliĉa LukiZ ekvidinte fridujon, mikroondan kuirejon kaj varmigilon. Necesejoj iom malnovaspektaj, sed puraj. En la komplekso krome kinejo, preparita jam, komforta, salonoj por lerni dancadon kaj ekstere, ĉirkaŭ ĉio tio, malgranda parko. Plaĉa loko.

Sabate ni vizitis KLF-ejon - belan, luksan, grandegan. Sekve niaj okuloj mezuris koncertejon, kie okazigos la grandaj koncertoj. Ĉirkaŭ la scenejo kaj centre loko por danci ŝnuro de tabloj kun komfortaj foteloj! Apude bufedo, ankaŭ kun loko por sidi kaj ĝui la novjaran tempon. Mi ne malkaŝas, kiu ĵetis sin al la bufedo rigardi, ĉu eble atendas nin tie biero. Ne elegante diri, ke LukiZ :)
Kune kun Petro, Katka, Maria kaj Mikaelo, la slovakaj SKEJ-aktivuloj, finfine ni perdis fortojn kuri laŭ ĉiuj ejoj. Bona kompanio! Plena da ideoj, fervora kaj gaja. Plezuro kune labori. Ankoraŭ vizito en la centro de turismo kaj venis tempo gustumi la lokan frititan fromaĵon. Vypraĵany Syr! Fiksu tion en la memoro!

La sabatan vesperon alvenis ankaŭ forta teamo de la liptova esperantistaro sub la gvido de Jan. Ankaŭ ili fervore eniris la organizan cerbumadon, la laboroj iris do glate, sence kaj plezure. Finfine, ĉar jam mi ekvidis finon de mia vivo pro malsato, ni venis al proksima, bela kiel tiuj en Zakopane, restoracio. Mi manĝis du pladojn! Vypraĵany Syr, kompreneble! Kun terpomoj kaj salatoj. La slovakoj ridis vidinte tion.

Lacaj, tamen kontentaj pro vere efika kaj sukcesa kunlaboro ĉe la antaŭpreparoj, daŭre ni laboris en trajno ĝis la 2a nokte. Ne estis multaj homoj en la kupeo, eblis do. Dum laborpensoj pri AS per okuloj de la imago ni vidis jam la partoprenantojn en proksima naĝejo freneze falantajn en pronature varman akvon geoterman, kie eĉ dum frosto homoj naĝas senstreĉe. Jooooooj, dirus la hungaroj. Neniam mi provis ion tian vintre. Nu, ĉiam devas esti la unua fojo :)
Poste la okuloj jam ĉesis funkcii. Pardonpeton, karaj aligintoj :) Ankoraŭ ne venis AS por la dormon prifajfi. Kaptitaj de la sono trajna ni ekdormis kaj tiel finiĝis la unua AS kunveno internacia. La dua okazos ĉi-semajnfine, tamen jam en Varsovio, kun teamo de PEJ-anoj el kelkaj polaj urboj. Kun LukiZ ĉion ni filmis, prifotis, registris, dum la renkontiĝo do ni prezentos la materialon, por ke ankaŭ ili ekvidu tion kion vidis ni, kaj komenciĝos dua paŝo de la antaŭpreparado.

Jen kion oni povas fari en la libera tempo de semajnfinoj. Ne diru, ke mi freneziĝis :)))

Fotoj koncerne de la AS-kunveno vi trovos ĉe: www.viavento.republika.pl/aktuale/aktuale.htm#20081011

*) AS "Ago-Semajno", ekde 2002 la internacia novjara aranĝo mezeŭrope, dediĉita al junularo kaj tiuj, kiuj sentas sin bone en la junulara etoso. Retejo: www.as.pej.pl

Published at 22:46 / 1 comment / 309 visits
This post is public

October 20, 2008

La ordinara tago neordinara

Delikate, inspire, direkte en mian nazon, de la kuirejo, tra la ĉambroj pli kaj pli intence venas bongusta, ŝatata odoro de bigos'o *). Por hodiaŭ mi decidis ĝin kuiri. Ankoraŭ ne pretas ĝi. Post du, tri horoj, eble. Kvar? Ĉiam longe tio daŭras. Sed estos. Mi scias tion. JES!
En la verdejo la germanoj - legu ge-gastoj de Hanovro. Ankaŭ hodiaŭ vespere do mi babilos Esperante. Jola skribas pri la sonĝoj, multaj bondeziras, la telefonoj ne permesis al mi kapti la posttagmezan dormeton, hieraŭ, kvazaŭ rekte de Novkaledonio, subite aperis kato en mia ĝardeno. Kun plezuro mi observis, kiam ĝi manĝas la restaĵojn post la AS-kunveno kun PEJ dum semajnfino.
Plenumiĝis mia deziro. Ne unu hodiaŭ, sed ĉi tie. Venis pli da reagoj kaj komentoj...
Pro tio, kaj pro la bondeziroj, al ĉiuj vi kore mi dankas.
Mi venas al la gastoj en la verdejo. Mi diris, ke mi aperos tie je la oka.
Ĉion la plej bonan por vi ĉiuj, karaj!

*) Bigos'o estas unu el la plej popularaj manĝoj en Pollando. Kuirigita acida brasiko kun sekigitaj fungoj kaj diversaj aliaj aldonaĵoj... Mniam mniam! Se neniam vi provis bedaŭru kaj nepre, dum via vizito en Pollando, rememoru la nomon kaj mendu ĝin en restaŭracio. BIGOS!
Bigos'o atingeblos ankaŭ en sia orgina formo dum AS! :)

Published at 17:04 / 3 comments / 352 visits
This post is public

November 16, 2008

En la pola montaro aŭtunas...

De tempo al tempo ĉiu bezonas ripozi. Ankaŭ mi :) Lige kun la pola festo de sendependeco, la 11a de novembro, tradicia semajnfino plilongiĝis krome je du tagoj. Mi decidis uzi la okazon por forkuri la urbon. Ne nur mi. En la trajnoj mankis lokoj. Ne eblis anticipe aĉeti biletojn. Dum la vendreda vespero la varsoviaj stacidomoj similis al futbalaj stadionoj. Tamen spite al malfaciligoj multaj riskis eniri trajnojn sen biletoj. Inter ili ankaŭ mi kun amikino. Tutan nokton ni pasis do inter amaso da homoj en la vagona koridoro, ĉe necesejo :) Komuna humura etoso, eksplodoj de rido, plendoj kontraŭ la fervora kompanio, diskutoj kun konduktoro, valizoj, dorsosakoj, finfine pli kaj pli lacaj mienoj, dormo sur io ajn, ie ajn, homo ĉe homo. Jes, tio neniel ligas kun ripozo. Sed tamen la trajno portis min al montaro.

Novembro en Pollando estas lasta spiro de aŭtuno. Foliarboj en la lasta kolora danco kun la norda vento perdas foliojn, tempo inter mateno kaj krepusko rapide mallongiĝas - kio daŭros ĝis la 23a de decembro. Kutime, meze de la monato, komenciĝas frostoj nokte, aperas neĝo, kaj ĝenerale la vetero estas plumbo nuba kaj pluva. Ĉi-foje, tamen, post foriro de la trajno matene salutis nin suno.

Sudo de Pollando estis ankoraŭ malantaŭ la novda influo, kvazaŭ alia parto de la mondo. En Varsovio 8 gradoj, tie 16... Sen komentario! Vestitaj peze, kontraŭ pluvo, blovo kaj malvarmo, tuj ni devis paki ĉion tro varman. Sub impreso de la suna vetero kaj varmo en t-ĉemizoj fakte ni eniris la montaron. Ĉio alia sur la fotoj, sen flustroj de la folioj sub ŝuoj, sen muziko de la torentoj, sen sento de la freŝa aero kaj varmeco de la suno :) Eble iam ebligos ion la reto.

Ni ĝuis la montaron 4 tagojn. Sune kaj varme estis ekde komenco ĝis la fino. Perpiede ni iris de Szczawnica laŭ Pieniny-montaro tra Beskid Sądecki - ekde Dunajec ĝis Poprad riveroj. Malfacile priskribi kion ni vidis sur la vojoj ne turismaj, kiujn kutime homoj elektas por ne perdi sin, sed la ordinaraj, tiujn, kiuj uzas la montaranoj. Ĉielarko de koloroj, tute ne konata en la urboj silento...

Fine ni atingis mian plej ŝatatan studentan ŝirmejon, en ĉirkaŭaĵo de la urbeto Piwniczna, pli malpli 1 km super la maro. Ĉiun liberan tempon pasas tie miaj delongaj la montaron-satantaj geamikoj. Multe da ĝojo eksplodis pro denova renkontiĝo, ĝis la nokto nokto fin' :)

Kaj nun... Denove hejme. Kun la koro, kiu restis tie, kun vekigilo, kiu diras matene: ek al la laborejo! Damne!

Published at 11:09 / 2 comments / 418 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...