Ŝajne duonjaron mi ne vizitis tiun retejon. Kialo? Ne eblas gvidi ĉiujn forumojn samtempe. Simple. Krome ĉe Fejsbuko (Facebook), kvankam ĝi fariĝas pli kaj pli kontraŭ ia anonimeco, kolektiĝis pli multe da geamikoj ol ĉi tie, kio signifas pli bonan informadon kaj komunikadon. De la dua flanko tamen ne ĉiuj. Parto restis fidela al ipernity. Kial? Bona demando. Eble iu el vi deziras respondi kaj konvinki min samtempe, ke la retejon mi valoras aktualigi kaj viziti pli ofte ol nur du-foje dum jaro. Mi scivolemas viajn argumentojn.
Amike,
Irek