Eble ne ĉiuj vi rimarkis aperon de la nova vizaĝlibra (facebook'a) retejo de Varsovia Vento-Elsendoj. Ĝi aperis pasintsemajne, ĉefe por informi pri la programoj, sed ne nur. Klaku la ligilon, saltu tie, malkovru tion ion ankoraŭ pli, ekŝatu ĝin kaj kompreneble estu malavaraj je viaj reagoj :) La retejo atingeblas ankaŭ ne nur por la membroj de Vizaĝlibro.

La nova vizaĝlibra retejo de Varsovia Vento-Elsendoj

Iom, eĉ iom pli ol iom antaŭe, mi menciis pri la rivaligado de la sociaj retejoj. Pli da geamikoj miaj elektis tamen Vizaĝlibron, tial do tiel mi komencis pli aktivi ol ĉi tie. Sed bona informo por vi tiuj, kiuj tamen preferas ipernity. Ankaŭ ĉi tie aperados la film- kaj son-materialojn, kiujn por lanĉi la kulturon esperantistan speciale jam inter la esperantistoj mi kreas. Por mi, mi esperas ke ankaŭ por vi, vere gravas, ke sciu ni kaj fieru pro riĉeco de la kulturo nia kaj pro la fakto, ke konstante ĝi evoluas.

Kore mi salutas vin ĉiujn!!!