Denove okazis politika bato kontraŭ la Esperanto-redakcio de la Pola Radio. La redakcio estis fermita, la detalojn ekkonu ĉe Libera Folio.

Homoj, defendu ni nian kulturon!
Kontraŭreagu!
Sendu protestajn leterojn, demandojn "kial vi malebligas al mi ĉiutage aŭskulti pri Pollando en Esperanto?". La retleteron sendu al la pola ambasadejo de via lando kun kopio al la ĝusta sekcio de la Pola Radio. Ju pli multe des pli bone :) Faru tuj!

Retadreso al eksterlanda sekcio de la Pola Radio: zagranica@polskieradio.pl
Retadresoj de la polaj ambasadejoj.

Ni ne permesu, ke malklera politiko nuligos nin el la oficiala socia vivo!
Unu pro ĉiuj, ĉiuj pro unu! Ek karaj pacaj batalantoj!!!

Ĉefredaktoro de la sendependa radio
Varsovia Vento Elsendoj,

Irek