Kutime, se io interesa okazas en mia ĉirkaŭaĵo, mi kunportas fotoaparaton. Hieraŭ, kvankam pro malgrandeco preskaŭ ĉiam ĝi en poŝo de mia jako, mi ne havis emon foti. Miloj da varsovianoj ĉe la prezidenta palaco, miloj da floroj, da funebraj kandeloj ĉie, en ĉiu angulo de la apudaj stratoj. Kaj silento, kvazaŭ la urbo estus malplena de la homoj... Stranga trankvileco de la homamaso. Mi perdis emon foti. Neniam pli frue ion similan mi vidis, spertis. Kaj kvankam pro sia dekstremeco ne multaj ŝatis la prezidenton, inter ili ankaŭ mi, neniu deziris al li kaj al ĉiuj aliaj en la aviadilo tian tragian sorton. Ne tiel oni solvas la politikajn problemojn.

La ŝtata aviadilo flugis al apuda de Smolensko Katyń, kie en 1940 amase murdigitaj estis miloj da soldatoj kaj oficiroj de la pola armeo. Multaj scias, ke la dua milito eksplodis la 1an de septembro en 1939 per kruela invado de la nazia armeo al Pollando. Malmultaj, ke iom pli ol du semajnoj poste, la 17an, de la orienta lando-flanko eniris la polan teron la soveta armeo. Ankaŭ subite, neatendite, sen oficiala antaŭdiro kiel nazioj. Tiu, laŭ la traktato inter Germanujo (Riventrop) kaj Sovetujo (Molotov), venis helpi findetruon de la pola armeo.
Neniu lando atakita de du tiel grandaj imperioj havus ŝancon sin defendi. La garantia traktate helpo de Anglujo kaj Francujo ne venis. Post monato de heroa batalo la resto de defendinta sian landon pola armeo do komencis forkuri tra Rumanio suden aŭ orienten, kie neniu atendis danĝeron. Sed ĝi venis, same kruela kiel la nazia. Estis ordono ne kontraŭbatali la sovetan armeon. La polaj soldatoj do ne kontraŭbatalis kun kredo, ke la sovetoj iel deziras helpi. Neniu tiun helpon travivis. En la soldataj koncentrejoj oriente, el inter kiuj la plej granda estis ĝuste en Katyń, miloj da polaj soldatoj kaj oficiroj estis murdigitaj.

Al la 70a datreveno de tiu ĉi tragia epizodo flugis ĝuste la ŝtata aviadilo. En ĝi, krom la prezidenta paro, estis ankaŭ invititaj gastoj, gravaj politikistoj de la pola parlamento, de ĉiuj landaj partioj kiel PIS, PO, SLD, PSL, familioj de la murdigitaj soldatoj, reprezentantoj de la politika kaj socia vivo. Kun la prezidenta paro flugis en la aviadilo ankaŭ Ryszard Kaczorowski, la unua honora pola prezidento eksterlande dum kiam Pollando estis sub la komunista reĝimo, legendo de Solidareco Anna Walentynowicz, prezidantoj de la Pola Nacia Banko kaj Instrututo de la Nacia Memoro, reprezentantoj de diversaj memor-organizoj... En Katyń, ĉe la simbolia granda memorŝtono, atendis ilin la familioj de la viktimoj. Imagu do la skalon de la tragedio. Dum malpli ol sekundo perdis vivon ne nur la pola prezidenta paro, sed ankaŭ multaj aliaj aŭtoritatoj de la pola politika kaj socia vivo. La prezidento Lech Kaczyński multe klopodis, ke spite al malemo de la rusa politiko la nomo Katyń estu konata en la mondo. Nun, neatendite kaj subite, li sukcesis.

Miloj da floroj, miloj da funebraj kandeloj, inter ili fotografioj de la prezidenta paro, ankaŭ de ĉiuj aliaj, kiuj flugis en la malfeliĉa aviadilo. Malaperis la politikaj dividoj, diskutoj kiu estis pli aŭ malpli bona politikisto. Mi petas pardonon, ke apud la raporto ne aperas fotoj...

Unu esperantisto, amiko, demandis min hieraŭ, kio okazas? Ja Kaczyński estis malŝatata, kial do la poloj tiel profunde funebras. Mi respondis: Ĉar ne la sorto, sed la balotoj decidu. Al neniu similan sorton mi deziras, kaj samon sentas la tuta pola popolo.

Dankon pro kondolencoj!

PS. Se vi interesiĝas vidi samon kiel la poloj spektu la televidprogramerojn de la plej populara ĉe ni informa televidstacio. Jes, en la pola, sed la filmaj televidprogrameroj ja ne bezonas lingvon.

TVN'24 - raportoj de la pola informa televido

CNN - la anglolingva televido

Estis en la aviadilo