De kelka tempo en la kluba redakcia rondeto ni babilas pri pliriĉiga al la programoj ideo de radioteatro kaj sonlibro. En formo de ludo, ankaŭ kiel utila por ni mem la lingvo-ekzercado dum la renkontiĝoj, parto post parto kun zorgo, ke tio sonu plej profesie. Tamen por kiu? Ĉu fakte iu tion bezonas, ŝatus aŭskulti, sekvi en la programoj de VVE? Jen la unuaj duboj. La aliaj - kion elekti por prezenti?

En forumo de VVE ĉe Facebook aperis kelkaj proponoj, ekz. La infana raso, Princino de Marso, Pro Iŝtar, Eta Princo... Kion vi rekomendus? Ĉu vi opinias la ideon senca?

Irek
Varsovia Vento Elsendoj
http://www.podkasto.net