Pasko en Pollando almenaŭ por mi signifas liberajn sabaton, dimanĉon kaj lundon. Mi vekiĝis do plena de suno kaj humura. Penso, ke subite mi ricevis pli multan ol kutime tempon por ripozi evidente kontentigas min. Ĉiam tiel mi min sentis dum Pasko, ekde infaneco :) La matena kafo ĉe la komputila ekrano, matenmanĝo, looooonga ekskurso kun geamikoj sur bicikloj, multe da aerumado, kiu mankis dum iom pli longa ol kutime vintro.

Mango, manĝo, ripozo, manĝo, manĝo, ripozo :))))

Bonan Paskon ankaŭ al vi, se vi inter la kristanoj.
Se ne, Bonan Semajnfinon en la paco.
Pacon ja sendepende de la kutimoj ĉie ni bezonas, ĉu?

Irek