Platano aspektis feliĉa. Gaje li rigardis min, poste tion, kio estis apud mi. Sur la tablo, ĉe la komputilo, staris plena, ankoraŭ ne tuŝita botelo de Tatransky Ĉaj, kies metalan korkon plibeligadis krome preta por tuj uzi originala glasa kaj peza kaliko. Rigardante ĝin rimarkeblis pintoj de la montaro Tatry, kion oni povis trakti nur kiel belan ornamaĵon aŭ atent-signon, ke la enhavo de la botelo estas nur por la kuraĝaj montgrimpantoj! /.../

Registrita decembre de 2008 dum Ago-Semajno,
publikita en la 43a VVE, intervjuis Irek,
tempo-daŭro 19:48.

La intervjuo.

Bonan aŭskultadon :)