JES estis sukcesa, kiel plej multo el inter la esperantistaj renkontiĝoj kaj aranĝoj. Ĉiam ja ni sukcesas kiam aperas eblo denove renkontiĝi en la internacia rondo. Tiu JES-sukceso estis sufiĉe impona. Venis la aranĝon partopreni ĉirkaŭ 250 esperantistoj de multaj landoj kaj kulturregionoj. Ekde komenco tuj senteblis la unika ĝojo paroli, babili, eĉ blasfemi en Esperanto. Ĉiam dum tagoj kaj noktoj, kaj ĉie, sendepende de la loko, ankaŭ en necesejoj... Ne feku laŭte! :)))

Post tri noktoj, dum kiuj apenaŭ mi dormis, ŝajnis al mi aŭdi la lingvon internacian eĉ sur la stratoj de Zakopane, en la trinkejoj, vendejoj. En unu momento, mi memoras, trinkinte la lokan varman vinon en ia restoracio mi kaptis min mire, ke ankaŭ la montaranoj popolkantas en Esperanto. "Hej belulino, hej karulino, estu freneza kiel vino"... Ne, mi ne estis ebria. Ankaŭ ili probable nenion sciis pri nia lingvo. Sed tio estis jam klara signo - iru dormi! Kaj tiam, fakte nur por tiu nokto, maleme mi rezignis la sekvan preskaŭ ĝismatenan spontanumadon mojosan. Ĝis nun mi opinias, ke multon mi perdis. Tamen post veniĝo mi sentis min iom pli ripoza. Mi dormis pli ol 8 horoj tiam. La montaranoj denove komencis kanti en la montarana dialekto :)

Kio dum JES estis interesa krom la bnega etoso kaj eblo renkontiĝi kun multaj geamikoj? Apud la ekskursoj en la montaro, diversaj programeroj, ekskursoj busaj, certe la koncertoj. Sendube. Malgraŭ laco kaj malkonforma sone loko impone prezentis sin Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina - mi vidis kiam laco sur iliaj vizaĝoj subite transformiĝas en frenezan flamon, kio ne nur videblis sed ankaŭ aŭdeblis. Georgo Handzlik amuzigis la publikon diversforme. Unue kun la gitaro en sia brila fok fik nana na-koncerto, kiu daŭris ĝis la 2a nokte, due kiel dro Esperanto, kun kaliko de la litova balzamo (herbaĵvodko). Kiel ĉiam mojose koncertis ankaŭ Kim kun ĉiuj kiuj ŝatis kun li muzikumi kaj kanti. La koncerto nur oficiale finiĝis. La dua parto estis preskaŭ ĝis mateno en la trinkejo. Ne, ne. Ne nur biero subtenis la etoson. Ankaŭ la gitaro de Tifen, violono de Emĉjo kaj ŝajne fluto, se bone mi aŭdis. Prezentiĝis krome Éric Languillat - Inicialoj DC. Se neniam vi spektis lian koncerton simple bedaŭru! Gijom kaj Johannes tuŝis la publikon klasike, piane, Platano kun Emĉjo repe-ritme sone, Tifen, Aleksandro kaj Tanjo kaj la aliaj en koridoroj, trinkejo, gufujo kaj en la dormĉambroj senĉese, senlace. Mankas vortoj.

Parton de la etoso baldaŭ vi aŭdos en la 53a VV Elsendo, parton vi povas rimarki sur la fotoj. Tamen same kiel mi ankaŭ vi bone scias, ke nek la sonoj, filmetoj nek la fotoj rakontos pri la ĝuo de la sentoj. JES estis porjunulara, jes. Tamen ĉiu, kiu prifajfas la regulojn de normaleco kaj kapablas ludi kun la aliaj ĝis la nokto nokto fin' estas ja juna. Sendepende de la aĝo. Ne timu do... La 2a JES sekvos en Germanio. Pripensu, se vi deziras reveni hejmen post la semajna ripozo inter geamikoj lacmorta. Eble nun aperas eblo ĝis fino freneziĝi? Ja vi jam faris tion lerninte Esperanton, ĉu? :)

Dankon al vi ĉiuj, karaj partoprenantoj! Sen vi eĉ la organiza teamo per danco sur oreroj nenion sukceus. Dank' al vi JES fariĝis mojose neforgesebla! Dankon al la organiza teamo, kiu fakte dancis sur la oreloj por ke ĉiu revenu hejmen feliĉa. Plej multaj feliĉaj revenis... Speciale la karavanoj :))) Al tiuj, al kiuj io mankis, ĉiam lerte mi ripetas: elektu alian aranĝon!
Ĝis la baldaŭa revido. JES! :)

PS. Ĉio pri JES, inklude de ligiloj al la fotogalerioj ktp. en la novaĵoj ĉe: la JES-paĝo
La sonrememoron serĉu fine de januaro ĉe: http://www.podkasto.net