Ĉiuj esperantistaj aranĝoj lasas neforgeseblajn rememorojn. Ne ofte ja kune ni renkontiĝas, babilas en la internacia rondo, amike diboĉas ĝis matenoj. Ju pli da ili mi vizitas des pli mi venas al konkludo, ke tiuj malgrandaj pli proksimas al mia koro ol tiuj grandaj. Eble, ĉar la etoso kreskas inter ĉiuj partoprenantoj kaj ne nur en la parto de ili. Ŝajne...
Ne hazarde tion mi skribas. Ĵus mi revenis el la 43a Boatado, kiun ĉiu-jare en Litovio, plej ofte en la lasta semajnfino de majo, organizas gaja teamo de la vilnusa klubo "Juneco". Ne multnombras la aranĝo. Partoprenas ĝin ĉirkaŭ 30 personoj. Tamen, probable ankaŭ pro tio ke mi amas naturon, post partopreno en la unua du jaroj antaŭe, kiam impresis min etoso de la aranĝo, ŝate al ĝi mi revenas. Jam kelkaj skribis pri ĉi-jara boatado, inter ili Alberto: http://www.ipernity.com/blog/alberto.kalnins/157094. Ripetiĝi ne tro mi ŝatas do legu lian detalan raporton kaj spektu la fotojn.
Mi, kiu anstataŭ foti ĉi-jare kolektis nur sonojn por la 48a VV-Elsendo, ŝatas turni vian atenton al Boatado. Sendepende de la vetero ĉiam ĝi estas plena de humuro kaj bonetosa. Risku ne forgesi, fiksu en la memoro nomon de la aranĝo kaj apetu venontjare por ke kune ni ensidu la boatojn, remu kaj diboĉu sur la lagoj, en golfetoj inter la kano, en la tendado ĉe brulfajrejo vespere, ĝis la nokto nokto fin'. Kore mi rekomendas ju pli, des pli bela kaj interesa estas la regiono, kie la boatado okazas.
Por pli bone kompreni, pri kio temas, aŭskultu sonraporton pri la 41a Boatado:
www.ipernity.com/doc/68004/5058920, la filmeton pri ĉi-boatado vi trovos ĉe:
www.viavento.republika.pl/aktuale/vvfilm.htm#42%20boatado.
En la arkivejo de VV-Elsendoj troveblas ankaŭ sonraporto pri la 42a Boatado:
www.podkasto.net/arkivejo/la-42a-boatado-en-litovio.
La nunan sonraporton atendu ĉe:
www.podkasto.net
Send a message
Search for members
Alberto Kalnins says:
Tre granda danko al farantoj kaj dankon al ni.