Kelkaj el inter ni (foto en la galerio), memore pri la morto-datreveno, vizitis la monumento-tombon de la majstro. Ĉiuj ja ni loĝas en Varsovio, pli malpli en la proksimeco. Estis sune, relative varme. Kelkaj arboj vekiĝis post la vintra dormo. Verdiĝis la griza ĉirkaŭaĵo. Rudzia zorge purigis la lokon de la ankoraŭ aŭtunaj arbo-folioj, Gonja metis florojn, flamigis la verdajn kandelojn de ni, de la varsovia esperantistaro, de la nekonata esperantisto... Mi kune kun la aliaj deklamis la flamajn kaj plenajn de idealismo poemojn de Zamenhof. Estis agrable, iom solene, sed ne triste. Ne plori ni venis sed danki al Ludoviko pro Esperanto. "La Espero", "La Vojo", "Al la fratoj", "La preĝo sub la Verda Standardo"... Ĉu vi legis tion iam?
Interesa homo estis li, kuraĝa, kaj tiam, kiam ankoraŭ neniu parolis pri demokratio, pri la homaj rajtoj, pri la seksa egaleco, pri la mondo sen landlimoj... Kun amo en koro li kredis la homaron, kiel infano, naiva. Tamen li elrevis tion. Kompare al lia tempo ni vivas kvazaŭ en paradizo, malgraŭ ke homo plu malamas homon kaj frato batalas kontraŭ frato. Kiom da jaroj ankoraŭ? Dek, cent, mil ĝis kiam la mondo komprenos, ke ĉiuj ni ja sur la sama ŝipo. "Ho mia kor' ne batu..." :)
Send a message
Search for members
Pawel Wimmer says:
Irek Bobrzak says:
Sed danki al Ludoviko oni povas ne nur ĉe la tombo. Mi pensas, ke li deziris ion alian, plej klare tion li difinis en la unua libro. Kaj vi faras tion, kara. Do en ordo :)
Laetaprinco Princo says:
Tre bela raporto pri la festo de forpaso de nia kara Majstro. Ĉi tie, kie mi loĝas estas neniu monumento de li, sed tio ja ne gravas. Plej gravas, ke en niaj animoj vivas similajn ideojn, kiujn havis Ludoviko kaj ni penas ilin disvastigi. Je la demando via starigita fine de la raporto, malfacile respondi... ne gravas kiom da ... gravas, ke Esperanto havas sian propran evolu-vojon kaj dum unu jarceto ĝi ĉiam progresis. Esperanto ne estas ekonomio kiel ŝajne aspektas la mondo, ĝi estas ideo kaj ideoj bezonas pli da tempo por konvinki realecon. "En la mondon venis nova sento..." sed ĉu popoloj scipovas ekaŭdi "... fortan vokon..." ? Homo bezonas pli da tempo por kompreni, oni preferas paroli pri la unuiĝo sed rilate kaj reale fari nenion. "Ho mia kor` ... batu plen-esper`"
kun amikaj pensoj ... Princo