Mi ne ŝatas propagandon. Eble, ĉar en la propaganda sistemo pasis mia infaneco kaj juneco. Tial, fakte post mia lasta reveno en la reton, kaj ŝajne pro mia scivolema aktiveco viziti viajn paĝojn, kelkaj el inter vi ĵus nun malkovris la radio-programojn de VV-Elsendoj. Venis demandoj: kio tio, ĉu regule, ĉu eblas la programojn elŝuti, de kie?
Jes, ne speciale mi zorgis pri popularigado de la podkasto ĉi tie. Ne pri ĉio ja mi povas okupiĝi. De la dua flanko mi ŝatas, ke la homoj mem malkovras tion, kio estas por ili interesa. Ekde februaro de 2006 la elsendoj gajnis simpation de iom pli ol du mil da aŭskultantoj - tiom da elŝutoj sekvas dum la unuaj tagoj post apero de la nova programo. Ne multaj reagas, nur kelkaj kunlaboras. Sed ĝojas ĉiu aŭskultanto. Ja ideo de la programoj estis fari ion sencan, interesan, antaŭ ĉio tamen gajan en nia ofte tro serioza, senhumura, kritikema kaj konfliktema movado.
Multaj valoraj materialoj malaperis jam el la reto. Mi planis serĉi eblojn kolekti ĉion en speciala paĝo ekde komenco de ĉi-jaro, sed pro AS, IJK, UK kaj JES simple mi devis portempe lasi la ideon. Mia amiko, neesperantisto, kiu laboras en la privata televido, eksplodis ride kiam ekaŭdis pri du mil da aŭskultantoj. - Lasu! - Li diris. - Por du mil ne valoras perdi vian tempon. Dudek mil signifus pripenseme, sed du mil? Lasu. Neniu serioza okupiĝus pri tio.
Evidentiĝas, ke serioza nek mi nek vi estas. Ja ĉiuj ni laŭ siaj ebloj iel kontribuas la unikan kulturon. Ofte sindediĉe eĉ por malpli ol du mil. Sed dank' al tio Esperanto vivas kaj evoluas. Jes, ne rapide. Sed tamen!
Provu la programojn, se ankoraŭ ilin vi ne malkovris. Kontribuu, se vi ŝatus ion prezenti, informi pri io. En la formo de mp3-dosjero la elsendoj elŝulteblas de www.viavento.org. Klaku la baneron de VVE.
Sufiĉas la klarigo? :)
Bonan aŭskultadon!
Send a message
Search for members
Vladimír Türk*pro says:
Irek Bobrzak says:
Eble taŭgus? Sed mi dubas, ĉu Georgo ekinteresiĝus pri la ideo nun. Kompreneble oni povas demandi, tamen vi aŭdis la intervjuon. Multaj planoj antaŭ UK, aparte venas la balotoj aŭ EU-parlamento. Ĉu vi deziras demandi?
Pri ni... Sabate? Ĉi-semajne mi revenas hejmen tro malfrue.
Printempo says:
Hanna Libera says:
Amike salutas vin kaj grupo kiu faras elsendon