Iom da tempo mi dediĉis vagadi tra la ipernity-paĝaro, legi la blogojn, spekti la filmojn, fotojn, desegnaĵojn. Kaj oni diras, ke la esperantistaro pigras :))) Poemoj, raportoj, multe da ĝojo. La unuan fojon fakte mi vagadis tiel longe. Kaj mi ne bedaŭras. Plaĉa estis la vojaĝo, interesa. Uzante la okazon mi salutas do vin ĉiujn! Kiun ankoraŭ mi ne sukcesis viziti mi vizitos - kvankam ekde morgaŭ komenciĝas aŭskultado kaj prilaboro de la son-materialoj, por ke ne nur vidu vi kaj legu, sed ankaŭ aŭskultu :)
Send a message
Search for members