Irek Bobrzak Published on March 3rd, 2009
by Irek Bobrzak

Irek Bobrzak's blog

Browse posts
La nova elsendo jam en la reto!
Posted on April 19, 2009
4 comments (latest 8 months ago)
Proksimiĝas apero de la nova VV-Elsendoj-paĝo
Posted on April 8, 2009
1 comment (latest 8 months ago)
Iom pri la podkastaj radio-programoj de VV-Elsendoj
Posted on March 10, 2009
4 comments (latest 9 months ago)
<untitled>
Posted on March 6, 2009
Iom pri mi laste.
En la pola montaro aŭtunas...
Posted on November 16, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
La ordinara tago neordinara
Posted on October 20, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Slovakie en fino de la pasinta semajno
Posted on October 16, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Surprizo por la aŭskultantoj de VVE :)
Posted on October 9, 2008
1 comment (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 107 times

Iom pri mi laste.

Tuesday March 3rd, 2009 at 09:50PM

Ŝajne mi estas tro kuraĝa :) Ĉi-jare mi prenis sur min respondecon organizi du grandajn projektojn kaj la trian iom helpi. Ne temas pri la elsendoj de Varsovia Vento tamen, kaj eĉ pri gvidado de la klubo je sama nomo. En la projektojn mi ne enkalkulas ankaŭ la kursojn de Esperanto, kiujn la duan jaron oficiale mi gvidas ĉe la Varsovia Universitato. Tio ĉio estas nur ia plezuro de la griza esperantisto ne enuiĝi dum la libra tempo :P
Tiuj du grandaj projektoj, pri kiuj mi menciis, nomiĝas la Junulara Programo ĉe UK kaj JES, la Junulara E-Semajno, rezulto de interkonsento ligi du konatajn novjarajn aranĝojn, nome IS (Internacia Seminario) kaj AS (Ago-Semajno). Krome, por ŝajne jam ne plu dormi normale, mi konsentis iom helpi al la internacia teamo, kiu organizas la 65an IJK en la ĉeĥa urbo Liberec. Kaj fakte, eble ne kun la dormo, sed kun la libera tempo mi komencis iri malplifacile ol pli frue. Komprenon mi petas do karaj, ke mia aktiveco en la reto laste malpliboniĝis, ke mi ne sendas al vi salutojn, pigre respondas al la mesaĝoj.

Oficiala komuniko, do, por vi, karaj. Ekde la pasintjara novembro, kiam grave mi eniris la antaŭpreparadon de AS, paralele mi startis okupiĝi pri projekto de la Junulara Programo kaj ekde decembro ankaŭ pri JES. Pro tio la elsendoj malplilongiĝis kaj malaperis mi de la reto. Nun, pri kio fiere mi anoncas, la plej "nigraj" laboroj restis malantaŭ mi. La bazaj antaŭpreparoj al JES, inter ili trovo de la ejoj, jam finiĝis. Ankaŭ projekto de la Junulara Programo ĉe UK eniris en la duan, pli trankvilan ol la unua periodon. Ambaŭ grandaj projektoj evoluas bone, vere ĝojas min... Mi revenis do al la elsendoj, mi trovis ankaŭ pli da libera tempo por retumi kaj kontaktiĝi kun vi. Jen la sekreto de mia malapero :)

Novaĵoj? Pri kio? Pri la elsendoj, pri la klubo, pri niaj kursoj, pri la 94a UK, la 65a IJK aŭ pri JES?
Eble pri mi, pri mia ankoraŭ dormanta ĝardeno, pri muziko, kiun mi ŝatas?
He :) Bone, ke ekzistas la pola vodko :)))

Koraj salutoj al vi ĉiuj!

viavento

PS. Laste aperintaj fotoj de Zakopane iom rakontas pri loko de la novjara JES. Tie la aranĝo ja okazos. La novaj, kiujn mi aperigos, iom rakontos pri Bjalistoko, ĉar semajnon post la reveno el la montaro mi vizitis la urbon de la majstro. Ĉi-jare pasos 150 jaroj de lia naskiĝo.
Kiel la tempo rapide pasas :)

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...