De tempo al tempo ĉiu bezonas ripozi. Ankaŭ mi :) Lige kun la pola festo de sendependeco, la 11a de novembro, tradicia semajnfino plilongiĝis krome je du tagoj. Mi decidis uzi la okazon por forkuri la urbon. Ne nur mi. En la trajnoj mankis lokoj. Ne eblis anticipe aĉeti biletojn. Dum la vendreda vespero la varsoviaj stacidomoj similis al futbalaj stadionoj. Tamen spite al malfaciligoj multaj riskis eniri trajnojn sen biletoj. Inter ili ankaŭ mi kun amikino. Tutan nokton ni pasis do inter amaso da homoj en la vagona koridoro, ĉe necesejo :) Komuna humura etoso, eksplodoj de rido, plendoj kontraŭ la fervora kompanio, diskutoj kun konduktoro, valizoj, dorsosakoj, finfine pli kaj pli lacaj mienoj, dormo sur io ajn, ie ajn, homo ĉe homo. Jes, tio neniel ligas kun ripozo. Sed tamen la trajno portis min al montaro.
Novembro en Pollando estas lasta spiro de aŭtuno. Foliarboj en la lasta kolora danco kun la norda vento perdas foliojn, tempo inter mateno kaj krepusko rapide mallongiĝas - kio daŭros ĝis la 23a de decembro. Kutime, meze de la monato, komenciĝas frostoj nokte, aperas neĝo, kaj ĝenerale la vetero estas plumbo nuba kaj pluva. Ĉi-foje, tamen, post foriro de la trajno matene salutis nin suno.
Sudo de Pollando estis ankoraŭ malantaŭ la novda influo, kvazaŭ alia parto de la mondo. En Varsovio 8 gradoj, tie 16... Sen komentario! Vestitaj peze, kontraŭ pluvo, blovo kaj malvarmo, tuj ni devis paki ĉion tro varman. Sub impreso de la suna vetero kaj varmo en t-ĉemizoj fakte ni eniris la montaron. Ĉio alia sur la fotoj, sen flustroj de la folioj sub ŝuoj, sen muziko de la torentoj, sen sento de la freŝa aero kaj varmeco de la suno :) Eble iam ebligos ion la reto.
Ni ĝuis la montaron 4 tagojn. Sune kaj varme estis ekde komenco ĝis la fino. Perpiede ni iris de Szczawnica laŭ Pieniny-montaro tra Beskid Sądecki - ekde Dunajec ĝis Poprad riveroj. Malfacile priskribi kion ni vidis sur la vojoj ne turismaj, kiujn kutime homoj elektas por ne perdi sin, sed la ordinaraj, tiujn, kiuj uzas la montaranoj. Ĉielarko de koloroj, tute ne konata en la urboj silento...
Fine ni atingis mian plej ŝatatan studentan ŝirmejon, en ĉirkaŭaĵo de la urbeto Piwniczna, pli malpli 1 km super la maro. Ĉiun liberan tempon pasas tie miaj delongaj la montaron-satantaj geamikoj. Multe da ĝojo eksplodis pro denova renkontiĝo, ĝis la nokto nokto fin' :)
Kaj nun... Denove hejme. Kun la koro, kiu restis tie, kun vekigilo, kiu diras matene: ek al la laborejo! Damne!
Send a message
Search for members
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Plej amike
Reza says: