La semajnfino el Liptovský Mikuláš bonvenis nin suna kaj varma. Fakte en alta montaro de la slovakaj Tatroj videblis jam sufiĉe impona neĝo, sed en la valo, kie troviĝas urbo, ekde vendredo fariĝis kvazaŭ somere. Eĉ mi plendis, ke mi vestis min tro vintre, sed en fakto neniu povas antaŭvidi subitajn veterŝanĝojn ĉi-periode en la montara regiono. Ju pli tio neantaŭvideblas des pli la montaro altas.
Liptovský Mikuláš troviĝas inter du montaroj. De la unua flanko tuŝas la nubojn rokaj pintoj de la altaj Tatroj, kies patro kun la konata urbo Zakopane troviĝas ankaŭ ĉe la pola flanko, de la dua varbas okulojn Malgrandaj Tartoj, malpli rokaj, pli amikaj por promeni, sed ankaŭ altaj. Ĝuste tie amase venadis turistoj kion ni povis nur observi tra fenestroj de la ejo, kie vendrede, sabate kaj dimanĉe sekvis laboroj pri preparado de AS. Bela ĉirkaŭaĵo. Certe ne por sidi en la ĉambroj dum kiam ekstere la vetero kvazaŭ petas promeni. Mi gajnis. Ĉar la emo fumi permesis al mi pli ofte ol la aliaj esti ekstere kaj kun ia revo en spitito ĝui almenaŭ rigardadon de la pintoj. - Prifajfi ĉion, iri tien, ĝui la naturon, aŭskulti la koncertojn de la torentoj... Kriis miajn pensojn. Ne eblis. Ĉiuj aliaj cerbumis, kombinis, serĉis ideojn. Mi ne povis lasi ilin.
ASejo troviĝas pli malpli 15 min. perpiede de la stacidomo, laŭ ponto trans granda rivereca torento. Kompekso de lernejo kun apuda sep etaĝa junulargastejo aspektis taŭge. Ĉio proksime, unu objekto apud la alia. Same kiel dum IJK en Zakopane. Ekde pordo ĝis la alia ne plena minuto tra la korto.
La klasoĉambroj de la lernejo ankaŭ en ordo. Speciale du iom kaŝe ligitaj ne de la ĉefa koridoro, sed unu de la alia tamen apartaj, en kiuj tuj ni decidis organizi ludejon kaj trinkejon :) Duŝejoj ĉe gimnastika salono kaj pinpongtablo rememoris la sonon de la plasta pilko nokte en Malborko kaj Nowy Sącz. Rememoroj rememoroj... Denove venas tempo prifajfi dormon :)
Manĝejo en konstruaĵo de la junulargastejo, apud la enirejo, komence de la longa koridoro, kiu gvidas al dormoĉambroj. Plejmulto el ili estas dupersonaj. Inter ĉiuj du ĉambroj duŝejo! Bone! Komforte. Pli do ol en Malborko, kie ekzisto nur de kelkaj kaŭzis vicojn de tiuj, kiuj deziris esti bonodoraj ĉiutage :)
Sur la dua etaĝo malgranda kuirejo komence de la koridoro. - Memzorgantejo! - Kriis laŭte feliĉa LukiZ ekvidinte fridujon, mikroondan kuirejon kaj varmigilon. Necesejoj iom malnovaspektaj, sed puraj. En la komplekso krome kinejo, preparita jam, komforta, salonoj por lerni dancadon kaj ekstere, ĉirkaŭ ĉio tio, malgranda parko. Plaĉa loko.
Sabate ni vizitis KLF-ejon - belan, luksan, grandegan. Sekve niaj okuloj mezuris koncertejon, kie okazigos la grandaj koncertoj. Ĉirkaŭ la scenejo kaj centre loko por danci ŝnuro de tabloj kun komfortaj foteloj! Apude bufedo, ankaŭ kun loko por sidi kaj ĝui la novjaran tempon. Mi ne malkaŝas, kiu ĵetis sin al la bufedo rigardi, ĉu eble atendas nin tie biero. Ne elegante diri, ke LukiZ :)
Kune kun Petro, Katka, Maria kaj Mikaelo, la slovakaj SKEJ-aktivuloj, finfine ni perdis fortojn kuri laŭ ĉiuj ejoj. Bona kompanio! Plena da ideoj, fervora kaj gaja. Plezuro kune labori. Ankoraŭ vizito en la centro de turismo kaj venis tempo gustumi la lokan frititan fromaĵon. Vypraĵany Syr! Fiksu tion en la memoro!
La sabatan vesperon alvenis ankaŭ forta teamo de la liptova esperantistaro sub la gvido de Jan. Ankaŭ ili fervore eniris la organizan cerbumadon, la laboroj iris do glate, sence kaj plezure. Finfine, ĉar jam mi ekvidis finon de mia vivo pro malsato, ni venis al proksima, bela kiel tiuj en Zakopane, restoracio. Mi manĝis du pladojn! Vypraĵany Syr, kompreneble! Kun terpomoj kaj salatoj. La slovakoj ridis vidinte tion.
Lacaj, tamen kontentaj pro vere efika kaj sukcesa kunlaboro ĉe la antaŭpreparoj, daŭre ni laboris en trajno ĝis la 2a nokte. Ne estis multaj homoj en la kupeo, eblis do. Dum laborpensoj pri AS per okuloj de la imago ni vidis jam la partoprenantojn en proksima naĝejo freneze falantajn en pronature varman akvon geoterman, kie eĉ dum frosto homoj naĝas senstreĉe. Jooooooj, dirus la hungaroj. Neniam mi provis ion tian vintre. Nu, ĉiam devas esti la unua fojo :)
Poste la okuloj jam ĉesis funkcii. Pardonpeton, karaj aligintoj :) Ankoraŭ ne venis AS por la dormon prifajfi. Kaptitaj de la sono trajna ni ekdormis kaj tiel finiĝis la unua AS kunveno internacia. La dua okazos ĉi-semajnfine, tamen jam en Varsovio, kun teamo de PEJ-anoj el kelkaj polaj urboj. Kun LukiZ ĉion ni filmis, prifotis, registris, dum la renkontiĝo do ni prezentos la materialon, por ke ankaŭ ili ekvidu tion kion vidis ni, kaj komenciĝos dua paŝo de la antaŭpreparado.
Jen kion oni povas fari en la libera tempo de semajnfinoj. Ne diru, ke mi freneziĝis :)))
Fotoj koncerne de la AS-kunveno vi trovos ĉe: www.viavento.republika.pl/aktuale/aktuale.htm#20081011
*) AS "Ago-Semajno", ekde 2002 la internacia novjara aranĝo mezeŭrope, dediĉita al junularo kaj tiuj, kiuj sentas sin bone en la junulara etoso. Retejo: www.as.pej.pl