edukado.net Published on November 8, 2008
by edukado.netpro

edukado.net's blog

Browse posts
Edukado.net estas 7-jara!!!
Posted on December 13, 2008
6 comments (latest 11 months ago)
Retiritaj intervjuoj de Pola Radio
Posted on November 13, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
Fulmkurso nr 4: Landnomoj
Posted on November 9, 2008
4 comments (latest 8 months ago)
FULMKURSO: Personaj pronomoj
Posted on November 8, 2008
Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?
16 comments (latest 8 months ago)
Klarigo pri la leciono: Alfabeto kun danco kaj muziko.
Posted on November 4, 2008
5 comments (latest 13 months ago)
Instruado de PRONOMOJ
Posted on October 24, 2008
2 comments (latest 8 months ago)
Korelativa danco en Loveno-la-Nova (Belgio)
Posted on October 23, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Longa Nokto en Vieno : Fulmkursoj pri Esperanto kaj Klingona lingvo en la Muzeo
Posted on October 20, 2008
5 comments (latest 13 months ago)

Keyword tags

Esperanto
Muzeo
Vieno
fulmkurso

Member tags

Attila Schimmer
Katalin Kovats
Edit Slezákné Tar

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 3 416 times

Fulmkurso en Vieno - kion mi faris?

Saturday November 8, 2008 at 12:53PM

La informcela kurso daŭris 40-minutojn. Partoprenis ĝin hazarda grupo, vizitanta la Esperanto Muzeon dum la aranĝo Longa Nokto de Muzeoj. En la relative malgrandan salonon povis eniri nur 28-30 personoj. Bedaŭrinde pluraj devis resti eksterporde.

La lecionon mi ripetis trifoje dum tiu vespero-nokto.

La programon mi gvidis nur en Esperanto, uzante projekciatajn bildojn kaj kelkajn kartojn, disdonatajn.
....
Oni lernis:
...
- saluti unu la alian kaj diri sian nomon (jam spekteblas ĉi tie)
- la alfabeton kaj 28 ligitajn vortojn legi kaj memori (jam spekteblas ĉi tie)
kaj rigardu ankaŭ alian eksperimenton pri instruado de la alfabeto, lecionero el Florenco.
- personajn pronomojn (jam spekteblas ĉi tie) NOVA!!!
Alia lecionero pri la pronomoj, filmita en Florenco estas ĉi tie.
- la strukturon «mi vivas en ________ » (kun landonomoj) (Jam spekteblas ĉi tie!) PLEJ NOVA!!!
- la strukturon «Mi parolas ______-e» (angle, germane)
- substantivojn ( kun signifo de personoj kaj bestoj ankaŭ kun –IN)
- pluralon de substantivoj
- profesiojn
- ĉirkaŭ 10 adjektivojn (ankaŭ kun MAL-) kaj ilian pluralon
- numeralojn
- esprimi aĝon
- «verbojn kun strukturo «mi ŝatas ____i» (jam spekteblas ĉi tie)
- mi ludas ______ on (kun nomoj de instrumentoj)
....
Fine ili ludis muzikon, nomante sian instrumenton kaj dirante «mi ludas ___n».
La lecionon finis koncerto, kiam la partoprenantoj mimludis sian instrumenton. Dirigento gvidis ilin kaj Attila Schimmer (profesia kantisto, esperantisto) kiel surpriz-gasto kantis en Esperanto la kanzonon Buona sera, signorina, kies tekston mi projekciis surmuren.
Fine de la kanto Attila dancis kaj pluraj vigle kundancis.
....
En la tria prezento Attila ne plu estis en la salono, mi do ludigis de KD eron de la 5a hungara danco de Johannnes Brahms kaj la grupo entuziasme kunmuzikis.
Mi ne asertas, ke ĉiu ĉion sciis fine de la leciono, sed ili plenigis dumkurse erojn de formulareto, kiun poste ili kunprenis hejmen.
La lasta frazo de la formularo invitis ilin plulerni Esperanton helpe de www.lernu.net.
La celo de la leciono estis pruvi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, ke estas simpla kaj relative rapide lernebla, vidigi al ili ĝian logikon kaj spertigi al ili ke ili multon komprenas, eĉ kapablas respondi al demandoj, diri bazajn informojn kaj kompreni humuron.
En la venontaj tagoj (post kiam mi sukcesis kunmunti la filmerojn) mi publikigos ĉi tie erojn de la leciono, kiun bonŝance (kaj iom sekrete) filmis Edit kaj Tamás Slezák, al kiuj kaj al Attila mi esprimas mian koran dankon pro la subteno kaj helpo.

----------------

Ĵus aperis artikolo pri la aranĝo en la novembra numero de ESPERANTO.

Vidu: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3270916

16 Comments / add your comment?

Mónika Molnár says:
Dankon pro la detala priskribo! Laŭ mi multaj povos bonege utiligi ĝin, ekzemple dum lingvaj festivaloj aŭ dum alilokaj lingvaj modellecionoj. Ankoraŭfoje gratulojn!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Cxu do la partoprenantaro estis tute ne lerninta Esperanton? Aux temas pri (ofteta) situacio,
kiam aperas nova publiko kaj akompanantaj iom-sciantoj kune?
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 13 months ago.
Katalin Kovatspro says:
Ne, ili estis tutvirgaj!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Edit Slezákné Tar says:
Estis grandega laboro fari el niaj filmoj tiun prezentadon! Ĝi bonege montras, kiel sukcese intruis Katalin la alfabeton! Per la bonkvalitaj litero-kartoj kun desegnaĵoj la publiko rapide kaj lerte lernis/uzis ĝin!! Ili vere renkontis Esperanton la unuan fojon! Gratulon, Katalin!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ankaux veturado, organizado, nokta laborado en si mem postulas grandan fortostrecxon, eble ecx specialajn elspezojn.

Cxu instruadon de literoj tiom rapidan vi rekomendas ankaux pli gxenerale, aux tio estas
speciala por noktaj prezentadoj kaj similaj "grandpublikaj" elpasxoj? La efero iomete konfliktas kun la principo de "lauxgradeco". Kelkfoje oni spertas konfuzadon de literoj cxe "rapidlernintoj"
ecx post longa praktikado de la lingvo: tiam mi supozas, ke ili ne suficxe ekzercadis sin
cxe la komenco pri apartaj elementoj.

Amike

Blazio
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 13 months ago.
Katalin Kovatspro says:
Responde al via demando, Blazio, mi devas denove emfazi, ke tiu ĉi prezento okazis dum varbleciono, kiam la ĉefa celo estis NE instrui la lingvon, sed doni bazan trarigardon pri ĝi, pri ĝia strukturo kaj doni la ĝeneralan sukcesonsenton al la ĉeestantoj, ke ili multege komprenas, kabablas eĉ produkti ion en la cellingvo.
Mi ne instruis al ili la alfabeton en la klasika senco de la vorto, sed prezentis al ili ĝin, gustumigis ĝin al ili kun samtempa instruo de interesaj vortoj.
Aliflanke jes ja, mi povas imagi tiom rapidan instruadon de alfabeto al grupo, kies membroj havas lingvajn antaŭkonojn, spertojn pri lingvolernado kaj ĝenerale kapablus aŭtodidakte lerni lingvon. Fakte eĉ por ili gravas la unuaj lecionoj, kiam oni aŭdigas al ili la linvon kaj plantas en iliajn orelojn la fontekikan bazon de ĝi. Ĉi tiu grupo en Vieno konsistis ĉefe el studentoj, kleraj homoj, do, des pli ne estis problemo la rapida ritmo, kvankam kiel observeblas en la filmo kelkaj malfacilaj literoj/sonoj kiel Ĝ kaj Ĵ, la prononco de C kaj Z kaŭzis eĉ al ili problemon. Mi provis kontrastigi la sonojn, atentigi ilin pri la problemo. Kiam iu el ili decidos lerni la lingvon, verŝajne memoros pri tiuj malfacilaĵoj. Ni estu optimismaj.
Ĉiuokze dankon por la demandoj.Ĝuste tio estas la celo de tio, ke mi publikigas la lecionojn kaj pretos pridiskuti ilin kun la spektantoj, malkaŝi la celojn, bonajn flankojn de la lecionoj, eventualajn misajn (evitendajn) pedagigiajn kaj metodikajn erarojn..
Estus bone se multaj kolegoj kaj kursgvidantoj partoprenus en tiu formo de pluperfektiĝo.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Dankon, estas klare.
Bedauxrinde, denove nur:


Blazio, amike
Posted 13 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 13 months ago.
Margaretha Symoens says:
Spektante la filmetojn kiuj realiĝis dum la kurso, oni sentas vian instrukapablon kaj la aktivajn reagojn de ĝojaj lernantoj.
Certe kiel la unua kontakto kun la lingvo, grave estas ke estas prezentita alogaĵo kun entuziasmo, tiel la novuloj estas vekitaj kaj stimulataj por lerni plu!
Daŭrigu, Katalin!!
Amike, Margaretha
Posted 13 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Jes, kara Margartehta, mi provas daŭrigi. La scio ke oni interesiĝas stimulas min. Do, post kelkaj tagoj venos nova ero.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Mikaelo Bronsxtejn says:
Konstanta konsumanto de Edukado, mi trovis ankaŭ en tiuj ĉi viaj filmetoj multon utilan kaj uzeblan dum miaj lecionoj. Do mi senpacience atendas novajn erojn. Prosperu! Sincere, Mikaelo
Posted 13 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Gratulon, Katalin! Dankon pri la disvastigo de Lernu, mi estas unu el ties lingvo-korektantoj.
Posted 13 months ago. ( permalink )
edukado.netpro says:
Nenio dankendas! Mi ĉiam direktas la lernantojn al lernu, ĉar scias kiom efike eblas tie lerni E-on kaj trovi tuj bonan uzon de la lingvo. Ili produktas la postajn uzantojn de www.edukado.net, ĉu ne? Ni laboras por komuna celo!
Posted 13 months ago. ( permalink )
edukado.net edited this comment 13 months ago.
Ronaldo says:
Gratulon kaj dankon pro konigi min la interesan fulmkurson.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Edmond Plutniak says:
Mi havis ĉancon partopreni plurajn kursojn de Esperanto kun vi katalin kaj sylvain, en Pluezek, en Bouresse, en Belgio (por la VanGogh kursoj) kaj tra tiuj filmetoj mi retrovas vian entuziasmon, klerecon, lertecon instrui en bona vivanta etoso. Mi multe lernas de vi. Vi donis al mi fidon instrui.
Gratulon por la abunda materialo kiun vi daùre kreas;
Arlette PLUTNIAK
Posted 12 months ago. ( permalink )
Bea Allée says:
Kara Katalin! Jen, fine ankaŭ komento mia! Dum la lastaj tagoj mi atenteme pristudis la tutan serion de filmetoj kaj komentoj ĉe edukado.net kaj ipernity. Mi adaptis la materialon al franca - aŭ pli ĝuste bretona publiko, ĉar dimanĉon mi prezentos mian unuan fulmokurson dum lingva festivalo en altlernejo en Lannion. Mi aparte ŝatas vian instrumanieron kaj ŝatus transdoni almenaŭ parton de la entuziasmo, kiun vi sukcesas transdoni. Mi kore dankas pro la vastega materialo, kiun vi disponigas al la tuta esperantistaro. Se en ĉiu lando, estus eĉ nur unu Katalin, la instruado de Esperanto disvastiĝus rapidege, efike kaj samtempe lude. Dankegon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
edukado.netpro replies:
Kara Bea, koran dankon. Mi ĝojas, ke vi povas uzi la materialon kaj la konsilojn. Multe da sukceso al vi! Kaj bv raporti post la lingva festivalo.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...