Mia reveno el Slovakujo
Mi revenis hejmen hieraŭ vendrede el Slovakujo, kaj mi kolektis serion da katastrofoj dum la vojaĝo. Unue la ŝoforo de la buso en Nitra metis mian valizon en la kofron kaj preskaŭ tuj foriris... sen mi ! (Kunestis, apud la pordo de la buso, homoj kiuj atendis la saman buson kaj iuj, kiuj atendis alian buson. La ŝoforo ne atentis pri tio, neglektis demandi, kiu ankoraŭ devas esti por sia buso) Vane mi levas la brakoj ĉielen kiam mi vidas la buson, kiu fuĝas. Mi rapidas al la informejo, eble iu povos telefoni al la ŝoforo ke li revenu. Ve ! La informejo estas fermita.
Mi demandas al la ĉirkaŭantaj homoj por trovi taksion, neniu helpas ! Finfine mi vidas buson, kiu pretiĝas por iri al Bratislava. En balbutanta angla, mi provas rakonti al li la katastrofon. Li povas nenion fari, nur preni min en sia buso kaj mi devos pagi, ĉar li ne laboras por la sama entrepreno. Jen mi en Bratislava, kaj mirakle mi retrovas sur la haltejo la buson kaj la ŝoforon de la buso, kiu fuĝis sen mi. Li malfermas la kofron, redonas la valizon, tute ne petas pardonon kaj diras "After fifty five minutes you'll have another bus". La celata buso, kiu devis konduki min rekte ĝis Francujo, neniam venos, sed mi scios tion pli poste, kaj mi ne plu povos koleri kontraŭ la ŝoforo de la unua buso, ĉar ankaŭ li jam ŝoforis al alia direkto.
Feliĉe, afabla slovaka virino kun sia filino decidis savi min. Dum la komuna atendo de la promesita buso, ili rapide konstatas ke mi vane atendas, la buso por Francujo jam foriris. Per petoj ĉe la informejo kaj serĉadoj sur siaj poŝ-telefonoj, ili trovas solvon por mi. Baldaŭ venos buso por Vieno, de tie mi havos trajnon por Strasburgo. Efektive buso venas kaj prepariĝas por irado al Vieno, la ŝoforo eĉ prenas min sen peti pagon, ĉar li laboras por Eurolines. En Vieno, li deponas min apud stacidomo, kaj foriras por plia vojaĝo. Kaj jen denove mi, sola kun pezaj valizoj, kiu vane dum eternelongaj minutoj ŝercas informantojn (denove ĉi-tie la informejo estas fermita). Katastrofo! Post longaj serĉadoj, mi ekscias ke la ŝoforo ne lasis min en la ĝusta stacidomo. Ekzistas alia stacidomo, kiu nomiĝas Westbahn, kaj mi devos iri per la tramo ĝis tiu-ĉi. Mi finfine iom bonŝancas, helpa viro de la sekurec-servo gvidas min ĝis la tramo.
En Westbahn, la bonŝanco estas denove kun mi, la vendejo de biletoj estas malferma, mi povas informiĝi pri solvoj, aĉeti biletojn, eĉ uzi trajnon post 30 minutoj (tion mi ne plu esperis), koni la numeron kaj situon de la kajo, sur kiu mi devos atendi. Ĉio estas perfekta, krom la prezo; mi devas pagi 152 eŭrojn !
La sekvo ne estis mirakle facila, ĉar mi devis uzi ankoraŭ 5 sinsekvajn trajnojn, serĉi sur kiujn kajojn envagoniĝi, transporti miajn valizon kaj sakon de trajno al trajno, kaj nur post longa nokto, mi povis atingi la lokon, kie mi devintus esti, se la unua ŝoforo ne fuĝintus sen mi. Kia nokto ! kia kolekto de malagrablaĵoj !
Bonŝance, mi revenis de internacia renkonto SES, kiu estis tre bonetosa kaj vere energi-dona. Tio helpis min, ĉar sperti tiom da sinsekvaj problemoj povintus esti ne-elteneble por alia homo ol esperanta esperantisto!
la 20an de julio 2014,
Ginette MARTIN
P.S: Post letero al la kompanio Eurolines kaj sendo de miaj trajnbiletoj, kiel pruvoj de mia odiseo, mi ricevis post pluraj semajnoj la repagon de ĉiuj reven-biletoj.