Amika tago kun germanoj ( la 5an de oktobro 2013)

La grupo de Gérardmer atendis 12 personojn kaj venis 19, inter ili 8 adoltaj germanoj kun germana bebo 6 monata. Ĉar la homoj venis kun sia pikniko, ili povis veni sen antaŭdiri.
La matena programo estis vizito ĉe la Farmo-Muzeo de la Soyotte (malnova vogeza farmdomo), kaj poste ĉe la budhisma centro de Lusse (kie ni manĝis). Jean-Marc, la ĉefa lamao, bonvenigis nin, vizitigis la "templon" kaj klarigis ĉion pri budhismo. Poste ni povis disiĝi, aŭ promeni en la apuda naturo, aŭ ĉeesti meditado-momenton kun la monaĥoj.
Post la 15a30, kelkaj pluiris al la geografia festivalo de Saint-Dié, kie ni povis spekti tre emociigan filmon pri Elisée Reclus (rigardu pri li sur vikipedia).
Ĉiuj estis tre kontentaj pri la programo.
Ginette MARTIN