Nu mi estas iom surprizita konstati, ke iuj (s-anoj [?]) vizitis chi tiun retejon tiom malrichan. Efektive mi kreis konton che ipernity por vidi la fotojn de mia korespondamiko, Frank, kaj havis nenian intencon aldoni miajn fotojn, dokumentojn, ktp.

Tamen mia edzino komencis eksperimenti per Facebook kaj klopodas konvinki min, ke mi ne restu en kaverno ...

Do kvankam mi havas malmulte da tempo libera, mi eble aldonos enhavon iompostiome. Mi opinias, ke estas pli saghe (kaj sekure) verki en Esperanto -- char ju pli internacia, des pli sekreta. Krome mi konfesas, ke mi jam malkutimis skribi, do jen la okazo por ekzerci min en la lingvo.