Antaŭ kelkaj tagoj, mi volis diri "nesursidebla" en iu angla konversacio. En la angla, oni ne povas facile krei tian elegantan esprimon. Oni devas diri, ke io "is not able to be sat on," aŭ oni povas uzi la ne-tute-laŭgramatikan formon "un-sit-on-able," kiu eble taŭgas en ĉiutaga konversacio, sed estas tre malformala.
Simile, hodiaŭ mi volis espirmi la koncepton "neenlernejeco." Kiel diri en la angla? Eble: "the state of not being in school" (laŭlitere: la stato de ne esti en la lernejo). La angla ja havas riĉan vortostokon, sed oni ofte ne povas sin esprimi tiom elegante kiom en Esperanto! Ĉu vi havas tiun saman problemon en via nacia lingvo, aŭ ĉu via lingvo havas esperantecan vortfaradsistemon?
Send a message
Search for members
luphundo says:
Oni ne povas diri "unonsitable"? En la angla estas multaj similaj vortoj el la franca lingvo.
Marion says:
Ekzistas eleganta maniero krei novajn vortojn per vortfarado simila al la esperanta: per latinaj aù grekaj radikoj ! Sed tion faras nur sciencistoj, kaj la vortoj ne estas komprenataj laùradike de la plej multaj homoj. Mi pensas ekzemple pri medicino (hysterectomie...) aù biologio (diptère, orthoptère).
Kelkaj el tiuj vortoj tamen eniris la ĉiutagan vivon, kiel "télévision", "orthographe" aù "hélicoptère" !
En esperanto:
hysterectomie: uter-fortranĉo
diptère: du-flugila
orthoptère: rekt-flugila
télévision: for-vido (televido)
orthographe: rekt-skribo (ortografo)
hélicoptère: helico-flugila (helikoptero)
Wélism' Di' says:
V I Z I László* says:
Tiajn dubojn plej ofte vekas la nesufiĉaj konoj pri la koncerna lingvo.
La vorton "ekvojaĝi" en la hungara oni esprimas per du vortoj: "útra kelni", sed ridinda estus la argumentado, ke Esperanto estas pli esprimkapabla, ol la hungara, ĉar tiun voton "fiaié" oni povus interpreti nur jene: "io apartenanta al liaj aŭ ŝiaj filoj". Ĉu la hungara estas pli altnivela? Ne. Nur alia, kaj ne tiom facile ellernebla, kiel Esperanto.
Niko Kalivoda replies:
"Nesufiĉaj konoj pri la koncerna lingvo," ĉu? Mi estas denaska parolanto de la angla, kaj mi bonege regas ĝin kaj havas grandegan vortostokon. Mi pensas, ke mi estas sufiĉe aŭtoritata pri tiu lingvo.
Mi ne diras, ke tiu aŭ alia lingvo pli "bonas" aŭ "altnivelas." La angla kompreneble havas facetojn, kiujn ne posedas Esperanto. Mi nur amuziĝas pri la sintaksodiferencoj kaj vortfaradomanko de mia denaska lingvo kompare la internacian. Mi samopinias al vi: lingvoj ne diferencas laŭ kvalito. Ili estas nur aliaj kaj diversspecaj. Sed ofte mia cerbo lingvumas tre esperantece, kaj nesukcese provas krei esperantecajn vortojn en neesperanteca lingvo.
V I Z I László* replies:
Ankoraŭfoje mi petas pardonon, ofendi mi tute ne deziris.
Roberto Tresoldi says:
Onklo says: