Sub la titolo “Two priests from Slavyansk killed for assisting self-defense forces” aperis la sekva informo:




Tio signifas, ke:
1. La diservantoj estis murditaj pro helpado al “trupoj de memdefendo” (tiel en la paĝaro estas nomataj porrusiaj seperetistoj).
2. Ilin turmentis ukrainaj naciistoj-teroristoj, pri kies bestecaj agoj baldaŭ ekscios tuta mondo el konkretaj pruvoj.

Sed en la vero la ministrohelpanto diris tute malon. Lia citaĵo tekstis jene:
“La Ministro komisiis al mi rakonti, ke ni malfosis tombon, en kiun estis metitaj du diservantoj kaj du filoj de unu el ili, kiuj estis turmentitaj kaj murditaj nur pro tio, ke ili helpis al niaj soldatoj kaj nutris ilin. Kaj vi scios, la lando kaj tuta mondo scios pri tiaj bestecaj agoj, kiujn faris la banditoj”.
Temas pri du filoj de pastro de la kristana Eklezio de evangelia kredo “Transfiguriĝo de Sinjoro” Aleksandro Pavenko – Ruvim kaj Albert kaj ankaŭ pri du diakonoj de la Eklezio – Viktor Brodarskij kaj Vladimir Veliĉko.
Banditoj el “DPR” (“Donecka popola respubliko) kaptis ilin en Pentekosto dum la festa diservo kaj veturigis al okupita de separatistoj eks-domo de SSU (Sekureca Servo de Ukrainio) en Slavjansko. Pri tio informis multaj amaskomunikiloj, citante vortojn de paroĥanino de la Eklezio. Tiam potenco en la urbo apartenis al rusiano Girkin-Strelkov, kiu laboris en FSS (Federacia Sekurecservo) kaj ĈSO (Ĉefa skoltoficejo) de ĈS (Ĉefa Stabo) de la militfortoj de RF (Rusia Federacio).
Krom tio, kiel rimarkas juristo Maksim Vasin en sia blogo, la radio “The Voice of Russia” prezentas la murditajn diservantojn kiel reprezentantojn de UOE MP (Ukraina Ortodoksa Eklezio de Moskva patriarkato), kion la legantoj devas konkludi el foto kaj plua listo de “persekutoj” de MP en Ukrainio. Ĝuste tiustilan informon republikigis la aliaj komunikiloj.
Inter “persekutoj” al UOE (MP) oni menciis retenon de diservanto Vladimir Mareckij. Sed oni forgesis mencii, ke li estris grupon da armitaj banditoj, kiu okupiĝis pri ŝtelo de balotbultenoj kaj fuŝo de la Prezidenta baloto en Luganska provinco. Plu la paĝaro informas pri kapto de diservanto de UPE, ne akcentante, ke temas pri kaptita en Donecko far porrusiaj separatistoj ĉefpastro de UOE KP (Kieva Patriarkato) Jurj Ivanov.
Ĉi tiuj manipuladoj per la faktoj ne malhelpis fini la publikaĵon pri murdo de 4 paroĥanoj de la evangelia ortodoksa Eklezio “Transfigurigo” per konkludo pri tio, ke ukrainia estraro celas “fizikan neniigon de Moskva Patriarkato en Ukrainio”, skribas la bloganto.

Ni memorigas, ke decembre 2013 Prezidento de Rusio Vladimir Putin per sia ukazo fondis Federacian ŝtatan entreprenon “Internacia informagentejo “Rusio hodiaŭ”. Ĉi tiu informa holdingo unuigis radielsendan kompanion “Voĉo de Rusio” (The Voice of Russia) kaj RIA (Rusia Informa Agentejo) “Novaĵoj”. Unusola plenumorgano de nova informagentejo fariĝis ĝenerala direktoro, postenigi kaj maldungi kiun rajtas nur Prezidento de RF persone. La postenon okupis (fi)fama rusia propagandisto, gvidanto de la programo “Novaĵoj de semajno” Dmitrij Kiseljov.
La redakcio dankas bloganton Maksim Vasin.