Eĉ ne unu video, nek la foto, konfirmanta tiun “krucumadon”, estis montrita. Kvankam, laŭ vortoj de Halina, tion vidis multe da homoj. Fotoĵurnalisto de “Novaja gazeta” (“Nova ĵurnalo”) Eŭgeno Feldman kontaktis slavjanskanojn, kie kvazaŭ okazis la krucumado. Lokanoj refutas la rakonton pri la kvazaŭ okazinta turmentado de la knabo. 9-minutan konversacion kun deko da loĝantoj oni povas resumi per unu frazo (de la 8-a minuto): “tiun agon ni ne vidis, ke iu estis batita, neniu iun batis. Eĉ male, ili (ukrainiaj militistoj) venis kiel anĝeloj-liberigantoj. Ĉu klaras?”

Plie, rusia ĵurnalisto Timur Olevskij, kiu antaŭ nelonge revenis Moskvon el Slavjansko, rakontas: “Sur placon antaŭ la urbodomo mi venis la 6-an de julio. Estis la dua tago post eniro de la ukrainia armeo. La unua, kio trafis la okulojn, estis homoj, kiuj rapidis al la placo. En Slavjansko tiam ne funkciis poŝtelefona konekto. Sed onidiro, ke tien venis kamionoj disvastiĝis fulmrapide pere de t.n. popola radio. Tio gravas por kompreni, se la krucifiksita knabo vere ekzistus, kaŝi tion de la loĝantoj estus praktike nereale”. Poste en programero el Slavjansko Olevskij montras intervjuojn kun la lokuloj, kiuj rakontas pri ĝentila konduto de la ukrainia armeo.



Gepatroj de la virino rakontis al ĵurnalistoj de TSN (mallongigo: Televida Servo de Novaĵoj), ke ili opinias, ke ŝi rakontis tiun ĉi historion kontraŭ la mono. Pli multe da detaloj pri Halina oni donis en milico de Slavjansko: la virino plurfoje skribis denuncojn kontraŭ siaj parencoj – jen ili ŝtelis ŝian filinon, jen ŝi estas batita de la edzo.

El la fotoj kaj informoj el sociaj retoj videblas, ke edzo de Halina servis en taĉmento “Berkut” kaj estis aktiva miliciano.



Jen estas li (la plej dekstra) sur foto kune kun fifama milicano “Motorola”.

De kie aperis historio pri krucumado? Ŝatantoj de populara televidserio “Ludo de tronoj” rekonis en la rakonto epizodon de unu el serioj de la filmo (la 4-a sezono). Ŝatantoj de historio rememoris pri “Afero de Bejlis”, juĝproceso kontraŭ judo Bejlis akuzita pri la murdo de 12-jara lernanto de preparklaso de la Kiev-Sofia eklezia lernejo. Sed ne necesas tiel profunde plonĝi en historion, sufiĉas tralegi kion skribas Aleksandro Dugin, profesoro de la Moskva Ŝtata universitato, politologo. Kelkajn tagojn antaŭ apero de la programero, la 8-an de julio li skribis historion pri tio, kiel en Slavjansko viro kaj virino estis ligitaj al blendveturilo kaj trenitaj tra la placo.