La foton de la knabino, kiun la ukrainia registaro evakuis el Slavjansko ankoraŭ la 6-an de junio, 2014 oni komencis aktive uzi en la amaskomunikiloj ekde la 10-a de junio. Sed ja la saman foton oni uzas por ilustri diversajn novaĵojn. La foto de Andreo Petrov el Associated Press por la unua fojo aperis sur la paĝo de eldonaĵo Los Angeles Times la 10-an de junio en la materialo pri ordono de Petro Poroŝenko evakui infanojn el Slavjansko.




Samtage, la 10-an de junio, la foto de la knabino, bildigita de Andreo Petrov, aperas en serba retejo Politika. La serba retejo prezentas la foton per tute kontraŭa informo: "Prezidanto de la Supera Konsilio de Donecka memproklamita Popola Respubliko Deniso Puŝilin sciigis al ITAR-TASS, ke landlimon inter Rusio kaj Ukrainio transiris cirkaŭ 15.000 da rifuĝintoj – plejparte virinoj kaj infanoj, el la militzono en oriento de Ukrainio".




La 13-an de junio en la retejo Pravda.RU la foton de infano akompanas la novaĵo: "Deŝica postulas de Lavrov, ke Rusio revenigu infanojn-orfulojn, forveturigitaj el sub la bombardado". Tonalo de la novaĵo: "milicanoj" savis infanojn "el sub la bombardado de la ukrainia armeo", kaj la ukrainia registaro mem ne intencas savi la infanojn. Nek unu konfirmo, nek unu pruvo, nek unu ligilo – estas nur la supremenciata foto de la knabino.




Sur la sama paĝo (supre maldekstre) videblas la sama foto kun la subskribo: "En Novorusio okazas humanitara katastrofo".




La foto de la evakuita knabino ne lasas trankvila Pravda.RU ankaŭ la 18-an de junio. Tiu ĉi foto jam ilustras novaĵon laŭ kiu "Novorusianojn atendas filtrotendaroj". En la teksto temas pri la vortoj de la plenumanta taskojn de Defendoministro Koval pri laŭceleco krei filtrotendarojn por serĉi teroristojn. Sed Pravda.RU skribis, ke temos pri totalaj reprezalioj kaj preskaŭ purigadoj, ke oni ne envios eĉ al infanoj.




La 21-an de junio la sama Pravda.RU per la foto ilustras la novaĵon pri tio, ke "la ukrainia armeo pripafis buson kun infanoj ĉe la limo kun Rusio". La novaĵo baziĝas sur Tviter-mesaĝo de la rusia ombudsmano pri la rajtoj de infanoj Pavel Astaĥov. Tamen, pri la detaloj de la pripafado la mondo ial neniam eksciis.

La 1-an de julio la foton de la knabineto oni uzis jam kiel ilustraĵon en alia retejo – CrisisUA.Net.




La 2-an de julio Pravda.RU jam lokigas la saman foton sub la angla novaĵo pri tio, ke "minimume 500 ukrainiaj rifuĝintoj ĉiutage alvenas Krimeon". Fonto de la novaĵo – tiel nomata "ĉefministro de Krimeo" (krimula aŭtoritato) Konstantinov, kiu maltrankvilas pri sorto de la rifuĝintoj kaj heroe promesas al ĉiuj ili doni rifuĝon.




Post unusemajna paŭzo la 9-an de julio retejo Pravoslavie.RU lokigas la faman foton en la komenco de la novaĵo "Metropolito de Rostovo Merkurij: la eklezio faras ĉion eblan por helpi la rifuĝintojn". En alarma novaĵo de rusiaj ekleziuloj estas dirite pri eksterordinara situacio kun "ukrainiaj rifuĝintoj" en Rostova provinco. Kaj la eklezio faras ĉion eblan por helpi homojn "liberigi sin de timo kaj rigidiĝo". Evidente, la foto de la knabineto, kiun evakuis la ukrainia registaro for de la porrusaj teroristoj, devus ilustri ĉi tiujn "timon kaj rigidiĝon".




La 10-an dejJulio la foto denove estis uzata kiel ilustraĵo por vica novaĵo de Pravda.RU pri tio, ke la Liberal- Demokratia Partio de Rusio (kiun estras konata politikisto Ĵirinovskij) "proponas instali kameraojn, kiuj filmos la transiron de rifuĝintoj de Ukrainio al Rusio".