Kiel sekvas el la programero, parto de la konstruaĵo estas ruinigita – pri tio kvazaŭ klare atestas la foto, sur kiu fajrobrigadistoj estingas restaĵojn de la forbrulinta konstruaĵo.




Sed tiu foto estas farita ne la 8-an de julio, sed du monatojn antaŭe – la 27-an de majo, des pli en alia loko. Sur ĝi videblas forbrulinta glacipalaco “Areno de Amikeco” en Donecko. “Nokte inter la 26-a kaj 27-a de majo armitaj homoj perforte penetris en Arenon “Amikeco” ŝnurigis la gardantojn, elportis ofic-teknikaĵojn, plasmajn ekranojn, komunikilojn, metalŝrankon, kiu estis en la zelot-vendejo, ŝtelis la oficejan aŭton. Aparte estis ekstermita servilo, en kiu estis informoj de gvatkameraoj. Fine la konstruaĵo estis bruligita. Areno “Amikeco” spertis signifan damaĝon”, – oni informis tiam en gazetar-servo de hokea klubo “Donbaso”.


Krom la foto, en paĝaro vesti.ru estas ankoraŭ kvazaŭ konfirmo de la atako kaj bombardo: “Kiel deklaris gvidantaro de la neagnoskita Donecka Popola Respubliko (DPR), ĉirkaŭ 13.30 laŭ kieva tempo sturm-aviadilo Su-25 de ukrainiaj militfortoj ĵetis du bombojn en Petrovska distrikto de Donecko. Unu el la bomboj trafis la minejon № 4-21, la dua – teritorion de apuda uzino. Al la loko veturis grupo da esploristoj por ĝustigi karakteron de la damaĝo”, – informis al agentejo “Interfakso” vic-ministro pri karba industrio de DPR Konstantin Kuzmin.

La vorto “Interfakso” estas ligita kun rusia informagentejo. Tamen en paĝaro de “Interfakso” mankas tiu informo. Eĉ pli – ni ne sukcesis trovi eĉ unu mencion pri Konstantin Kuzmin.

Informoj de la atestantoj, kiuj estas montritaj en la programero de la kanalo “Rusio 24”, ne klarigas la okazintaĵon. “Estis malalte fluginta aviadilo. Ĝi pafis per raketoj, plej verŝajne, aŭ per io alia, al teritorio de la minejo. Ĉio ektremis, ĉiuj ekpanikis. Ĉiuj en la kelojn... ”, – diras viro en la kadro.

En la programero estas rekta raporto de ĵurnalisto de surloke. Li staras surfone de loĝdomo kaj rakontas pri ruinigoj proksime de ĝi. Sed eĉ ne unu ruinigo estas videbla. Anstataŭe en la kadro denove aperas foto de forbrulinta glacipalaco “Areno de Amikeco”.

Komplikas diri, kio ĝuste malhelpis al la ĵurnalisto montri lokon de la pafcelo, pri kiu li rakontas, en video. Sed nur tiukaze li donus nekontesteblajn pruvojn pri la pafado kaj ruinigo de la domoj.