Oficiala reprezentanto de la MEA de RF Aleksandro Lukaŝeviĉ, respondante al demando de ukrainia ĵurnalisto, ĉu havas rusia diplomatia organizaĵo informon pri nombro da civitanoj de RF, pereintaj en Donbaso, respondis: “Mi ne havas tian statistikon kaj mi opinias, ke ĝi estas, plej verŝajne, influita de ukrainiaj propagandaj ebloj, kiuj emfazas, ke ni batalas ĉe flanko de la volontula armeo, – diris Lukaŝeviĉ. – Sed tio ne estas vero”.



Tamen, eĉ se la MEA de RF statistikon de pereintaj rusiaj soldatoj ne faras, ili tutegale estas. Pri tio informas ne nur ukrainiaj, sed ankaŭ rusiaj amaskomunikiloj. “Pri okazinta sabate entombigo apud Moskvo de tri lokanoj, mortigitaj en Donecko la 26-an de majo, informis radistacio “Eĥo de Moskvo”. Nomoj de du el ili estas konataj: tiuj estas Sergeo Ĵdanoviĉ kaj rusia specialtaĉmentano Alekseo Jurin. Nomon de la tria oni ne donis”, pri tio informas televidkanalo “Pluvo” referencante al radistacio “Eĥo de Moskvo”.
Plue en programero de “Pluvo” la ĵurnalisto rakontas, ke la 26-an de majo en Ukrainio pereis 30 rusianoj. “Ĝuste tiam memproklamita loka potencaro unuafoje ekde komenco de la kontraŭstaro en la regiono agnoskis, ke ĉe ĝia flanko militas ankaŭ civitanoj de Rusio. La 26-an de majo dum kelkaj horoj okazis batalo por donecka flughaveno, kiun rezulte okupis ukrainiaj soldatoj. Kaj sendo de la korpoj al Rusio – tiu grava aranĝo, kiun ĉeestis pli ol 100 ĵurnalistoj de la tuta mondo. Alivorte, la 30 korpoj organizite estis veturigitaj ĝis la rusia landlimo kaj poste, kiamaniere ili estis plutransportitaj oni ne scias”, – informas “Pluvo”.



Krom tio, memproklamita “ĉefministro” de tiel nomata Donecka popola respubliko Aleksandro Borodaj deklaris pri 33 pereintaj civitanoj de Rusio. Liajn vortojn citis paĝaro de rusia informagentejo RIA Novosti (Novaĵoj).



La fakton, ke civitanoj de RF estis mortigitaj dum la batalo por la donecka flughaveko la 26-an de majo konfirmas konkludo de donecka provinca buroo de juĝmedicina ekspertizo.
Plie, laŭ informo de la Estro de la Ŝtata ĉelima oficejo Nikolao Litvin, “kargo 200” (tiel oni nomas pereintojn) trapasis la ukrainia-rusian limon oficiale – dokumentojn por transporti la ĉerkojn donis la ŝtata doganservo. Tion la Estro de la Ŝtata ĉelima oficejo deklaris en intervjuo por talavidkanalo “Inter”.