Voĉo post la kadro en la la video informas, ke kvazaŭ "nuntempe en Slovjansko ukropoj* disfosis la tombojn de siaj 200-aj,** kiujn ili mem pafekzekutis. En tiujn tombojn estas metataj ĵusaj kadavroj de pacaj loĝantoj”. Plu oni diras, ke ĉio ĉi estas farata por bildeto en "ukramaskomunikiloj", por kvazaŭ akuzi pri ĉio "milicanojn", do ĉiuj devas urĝe republikigi tiun novaĵon en sociaj retoj.

Multaj atentis la alvokon kaj lokis videon en sociaj retoj Samklasanoj, VKontakte kaj en portaloj.




Sed tiu fotoprezentaĵo ne respondas al la realo. Ni ekzamenu la fotoprezentaĵon, kiu konsistas el 4 fotoj. Temas pri tri fotoj kun ĝenerala plano, t. e. estas videblaj multe da tomboj, kaj ankoraŭ unu grandformata foto de la kavo, el kiu elstaras bastono, kaj apude kuŝas peco da teksaĵo.

Ni komencu de la unua foto.


Kaj jen la originalo. Foto el Meksiko. Ĝin oni povas vidi ankaŭ en la video, same meksika.


Restis tondi la foton el Meksiko kaj lasi nur ĝian centran parton por ke la originalo estu malpli facile trovebla. Ni, samkiel ajna uzanto de grafikaj redaktiloj, sukcesis fari tion.


La sekvanta foto – sur ĝi estas videblaj kelkaj tomboj.


Ĉi tio estas la tomboj, fositaj en Ukrainio, nur ne en Slovjansko, sed en Odeso, kaj ne "nuntempe", sed en aŭgusto de 2010.


Plu – denove multaj tomboj.


Kaj denove tio ĉi estas Ukrainio. Sed jen ne Slovjansko, sed Ĥersono antaŭ duonjaro. Sur urba tombejo de Ĥersono iu fosis kavojn "por rezervo", pri kio skribas lokaj amaskomunikiloj.


Kaj jen la kvara foto. Atentu ke en la dekstra supra angulo videblas brikoj, pli ĝuste – parto de muro. Do tio estas eĉ ne tombo, sed elfosita kavo apud iu konstruaĵo.