Aparte, la aŭtoro de la sceneto de la Unua Kanalo diras: "La sekva mito de ukrainiaj amaskomunikiloj: Krimeo estas ĉe la rando de nutraĵa katastrofo. Kiel ilustraĵo – foto de malplenaj bretoj en vendejoj. Kaj ŝajnas ke tute ne gravas, ke la foto estis farita antaŭ kelkaj jaroj en la usona supervendejo. La ĉefa afero – timigi turistojn el Ukrainio".

En tiu tempo, sur la ekrano aperas la falsa foto kun kopirajto "foto de retejo www.stopfake.org».




Atento de la Unua Kanalo al la refutoj de Stopfake.org kaj ilia popularigo estas pozitiva tendenco.

Tamen, la Unua Kanalo ne konsideris en sia sceneto kelkajn gravajn momentojn:

1. Aŭtoro de la refuto estas ne la Unua Kanalo, sed Stopfake.org.

2. La foton, montritan en la sceneto, prezentis kiel foton de Krimeo ne retejo Stopfake.org, sed retejo Espreso.TV.

Do, subskribinte la foton “foto el www.stopfake.org” kaj ne preciziginte, ke Stopfake.org estas nek aŭtoro de la falsaĵo, sed ĝia senmaskiganto, la Unua Kanalo atribuis aŭtorecon de la falsaĵo al retejo Stopfake.org. Kaj per tio kreis plian falsaĵon, tio estas mensogis.

Krom tio je 4:21 minuto en la kadro oni montras la Genuezan fortikaĵon en Sudako. Ĉe tio la aŭtoro de la sceneto asertas, ke troviĝas apud Granda Aluŝto. Sudako, kiel estas konate, ne eniras ĝin.