Kiel informas eldonaĵo "Mia Vinnico", tiun publikaĵon en la novaĵstrio de la rusia retejo ĵurnalistoj ne sukcesis trovi. "Ĉi tio estas aŭ provoko, aŭ ies malsukcesa ŝerco," – opinias la eldonaĵo.




Efektive la Memormonumento de Gloro sur la Eŭropa placo nun estas fundamente riparata. Post fino de la laboro, ĝi aspektos kiel kutime. Granitaj slaboj kun la nomoj de la vinnicanoj, kiuj pereis defendante la vinnican teron dum la Granda Patria milito, estos tute anstataŭigitaj. Ankaŭ oni planas renovigi la ŝtuparojn kaj padojn, kaj piedirantan spacon bari per dekoritaj florbedoj.







"Konsiderante la aĝon de la konstruaĵoj kaj la skalon de la ruinigoj, ne eblus renovigi ĝin per ordinara ĉiujara riparo, ja la slaboj plu ruiniĝus", – diris la direktoro de la urbkonsilia departemento pri komunuma mastrumo kaj plibonigo Igoro Korolĉuk. – Sed post la renovigo ĝi absolute identos kun la antaŭa aspekto, al kiu alkutimiĝis la vinnicanoj. Novaranĝitaj estos nur dekoritaj florbedoj, kiuj estos lokitaj laŭlonge de la padoj kaj baros piedirejojn por malebligi al junularo rultabuli kaj bicikli ĉi tie. Mi opinias, ke tio estas ĝusta decido – necesas honorigi la memoron de tiuj homoj, kiuj estas enterigitaj ĉi tie, kaj dank’ al kiuj dum ĉiuj ĉi jaroj ni vivas sub la paca ĉielo".







La plej grandan Memormonumenton de Vinnico oni konstruis antaŭ preskaŭ 60 jaroj – en 1958. Ekde tiu tempo granitaj slaboj kun surskriboj kadukiĝis, kaj la slaboj sur la tomboj – enfalis.




Post fundamenta riparado la konstruaĵoj de la memoriga komplekso ne plu bezonos anstataŭigon dum kelkaj jardekoj. Fini la laborojn oni planas antaŭ la fino de la somero.