Historio de multobligita en la gazetaro heroaĵo sin komencas de la skribaĵo en socia reto VKontakte en la paĝo "Resumoj de Strelkov Igor Ivanoviĉ".





Ni memorigas, ke Igor Girkin (Strelkov) estas unu el la memproklamitaj gvidantoj de la tiel nomata "Donecka popola respubliko". Girkin mem jam deklaris, ke li ne havas paĝojn en sociaj retoj.

"Heroa glorago de Krasnodona kozako Aleksandro (sur la foto) en la batalo apud Izvarino. Hieraŭ estis la batalo apud Izvarino, ĝin partoprenis amikoj-krasnodonanoj. Unu estis vundita je la gambo, kaj lia amiko Aleksandro Skrjabin mortis heroe, ĵetinte sin kun fasko da grenadoj sub la tankon. Jen kiel rakontis pri sia amiko V. Ju. (inicialoj). Kion oni povus aldoni.

"Ĉi tio estas Alexandro Skrjabin! Mia amiko kaj frato! Ekde infanaĝo ni konas unu la alian. Ni lernis en unu klaso. Ni militservis samjare. Ni edziĝis preskaŭ en la sama tempo – la infanoj estas samklasanoj. Ni militservis – li en VV (aeraj trupoj), mi en VDV (paraŝutodescendaj trupoj). Edziĝis. Vivis, amikis, edukis infanojn (estis baptopatroj) kaj jen… la milito. Antaŭ miaj okuloj Sanĉjo saltis sub ukran* tankon kaj forpasis por ni kiel heroo! Mi eĉ ne scias, kion mi diros al lia edzino kaj ŝiaj du filinoj... Mi ne scias... Mi neniam eĉ ekpensi povis, ke Sanĉjo kapablas tion. Li estas heroo! VERA HEROO! Li aĝis 55, laboris ĉe la Talovska minejo kiel montomuntisto", – skribis la administranto de la paĝo "Resumoj de Strelkov”.


Tamen, Aleksandro Skrjabin, kies fotoj kaj biografiaj datumoj estis uzitaj en la novaĵo pri la "glorago", mortis ankoraŭ la 29-an de septembro, 2011 pro kancero de pulmoj, pri kio skribis en lia paĝo liaj amikoj.

Se Aleksandro estus vivanta nun, li vere havus 55 jarojn. Antaŭ sia morto Aleksandro vere vivis en la Luhanska provinco, en urbo Molodogvardijsko, laŭ lia enskribo en la paĝo ĉe socia reto “Samklasanoj”.

Nun en lia paĝo homoj lasas admirajn komentojn pri lia heroaĵo kaj eksplodigo de la tanko. Kaj liaj amikoj skribas komentojn sub la foto pri tio, ke ili estas indignitaj per tio, kiel la amaskomunikiloj maltrankviligis memoron pri Aleksandro.




Krom tiu historio pri tanko kvazaŭ eksplodigita de Aleksandro Skrjabin, en amaskomunikiloj mankas aliaj informoj pri tanko eksplodigita apud Izvarino.

Eĉ plie, dubinda estas la fakto mem pri eksplodigo de la tanko per homo, kiu sinĵetus sub ĝin, ĉirkaŭliginte sin per grenadoj. Ja tankon eksplodigi eblas nur per trabruliga (trabruliganta blendon) grenado el grenadĵetilo. Ne ekzistas modernaj enmanaj grenadoj, kapablaj kaŭzi damaĝon al tanko aŭ soldatportanta blendveturilo. Se eksplodigi grenadon ĉe la rado de soldatportanta blendveturilo, eblas haltigi ĝin por du minutoj dum ĝi mempumpante riparos la radon. Tamen, en ĉiuj novaĵoj pri la "heroaĵo" oni parolas ĝuste pri tanko.

Nia danko al Marina Sokolovskaja pro la helpo en preparado de la informo.

*ukroj – tiel la separatistoj malestime nomas ukrainojn.