La eldonaĵo referencas al la sekva video, subskribita de "la gazetara servo" de la t.n. "Armeo de la Sud-Oriento".

En la video oni povas vidi la familinomojn de la adresitoj kaj la numerojn de la trupoj. Sed ne estas montrite, kiamaniere la aŭtoroj de la video ricevis la pakaĵojn.

La 7-an de julio "Nova Poŝto" oficiale informis pri atako de la separatistoj, dum kiu fiintenucloj perforte prenis parton de la ŝarĝo, minacante la oficistojn de la servo per armiloj kaj aplikante krudan forton. La kompanio konsentis elpagi al la viktimoj kompensaĵojn kaj informis ke ĝi portempe ĉesas funkcii en Donecko, Luhansko, Severodonecko kaj Slavjansko:



Pli poste la kanalo "24" forigis la novaĵon, sed ĝi restis en la kaŝmemoro de Guglo. Ĝin ankaŭ disvastigis multaj retejoj kaj uzantoj de sociaj retoj.


La kompanio ankaŭ reagis al pli fruaj akuzoj, laŭ kiuj ĝi kvazaŭ kontribuas agojn de la separatistoj, prokrastante ŝarĝojn, kiuj estas direktataj al la teritorio de Orienta Ukrainio, inkluzive la naciajn simbolojn de Ukrainio. Similajn asertojn "Nova Poŝto" nomis malkaŝa kalumnio.



"Ni estas la ukrainia kompanio kaj estas por unueco de Ukrainio", – substrekas Vjaĉeslavo Klimov, ĝenerala direktoro de "Nova Posta".

Pri tio, ke "Nova Poŝto" ne subtenas la agadon de la separatistoj, la kompanio informas ankaŭ en sia oficiala Feisbuk-paĝo.


"En la kompanio funkcias operacia stabo, kiu analizas la nunan situacion, pesas la riskojn kaj prognozas pluan evoluon de la eventoj por garantii stabilan funkciadon kaj ekspedon de la ŝarĝoj dum militado en la lando," – oni rimarkis en "Nova Poŝto", skribas delo.ua.