Tiu ĉi informo tuj disvastiĝis tra novaĵaj strioj kaj sociaj retoj.







La 4an de julio gvidanto de la Ŝtata aviada servo de Ukrainio Deniso Antonjuk renkontiĝis kun Ĝenerala sekretario de ICAO Raymond Benjamen kaj la estro de Eŭropa filio Ludoviko Almeida. Ili neis la informon de rusiaj amaskomunikiloj "ke ICAO subtenas apartenon al Rusio de la aera spaco super Krimeo kaj konfirmis la pozicion de ICAO – Krimeo estas parto de Ukrainio, zono de Nigra maro estas delegita al Ukrainio kaj ĝia restos", – pri tio ĉi Deniso Antonjuk infomis en sia Fejsbuk-paĝo.




La novaĵoj pri la renkontiĝo de la estro de la Ŝtata Aviada servo de Ukrainio Deniso Antonjuk kun la reprezentantoj de ICAO aperis en la retejo de la Ministerio pri infrastrukturo de Ukrainio.




Krome, ICAO respondis la peton de la ĵurnalistoj de Hubs: «Flugadojn super Krimeo kaj ĝia teritoria akvospaco gvidasUkrainio", – infomis la proparolanto de ICAO Anthony Philbin.




Post refuto de la informo fare de la reprezentantoj de ICAO, la 4-an de julio en la retejo ITAR-TASS aperis novaĵo pri tio, ke "Moskvo kaj Kievo malsame pritaksis la pozicion de ICAO pri flugadoj super Krimeo".