Tiu novaĵo estis amase ripetita de multaj jen tutmondaj, jen ukrainiaj kaj rusiaj amaskomunikiloj. Tamen nek la retejo de la germana registaro, nek publikaj elpaŝoj de ĝiaj reprezentantoj enhavis tiun sciigon.

Tial StopFake sin turnis al la gazetara servo de la germana registaro kun la peto konfirmi aŭ malkonfirmi la sciigon de AP.

Responde ni ricevis leteron de la reprezentanto de la Ministerio pri internaj aferoj de Germanio Haraldo Neymanns. Jen ekrankopio de ĝi:




Traduko:

Laŭ la informo de Ministerio pri eksterlandaj aferoj, ĉi momente ekzistas neniu ĝenerala kresko de kontraŭsemitismo en Ukrainio. Foj’ de foje okazoj de diboĉado tuŝas tutan loĝantaron de Ukrainio, sed ne ĝiajn apartajn grupojn.

Ekzistanta procezo de akcepto de judaj elmigrintoj el eksaj sovetiaj respublikoj (krom la Ĉebaltaj ŝtatoj) jam antaŭvidas por judoj el Ukrainio eblon esti akceptataj en Germanio. Ŝanĝi la kondiĉojn de akcepto ne estas planata.

Rilate Ukrainion – kun la Ministerio pri eksterlandaj aferoj oni interkonsentis, ke la petoj pri akcepto estos akceptataj en ajna tempo en la ambasado. Petformoj kaj la bezonata informo estas haveblaj en Interreto. Same kiel tio okazis antaŭe, por subteno en la ambasadon estas direktata oficistino de la Federala oficejo pri migrado kaj rifuĝintoj por akcepti la petojn, kontroli la dokumentojn kaj doni konsilojn. La petoj el Ukrainio estos prilaborataj prioritate. En apartaj kazoj objektive pruvitaj malfacilaĵoj povas esti konsiderataj enkadre de la interkonsentoj pri la akceptado.

La Federacia registaro plu atente kontrolos la situacion kaj, en la kazo de konkreta danĝero por la ukrainiaj judoj, rapide reagos al ĝi kune kun aliaj landoj.

Tiele, la novaĵo de la agentejo Associated Press estas malvera.