Ekzemple, ĝi estis uzita en la retejo "Eŭropa Ukrainio".


“Konatiĝu: ĉi tio estas pereinta kameraisto de la Unua kanalo de Rusio Anatolo Klan. Kaj ne demandu, kial anstataŭ la kamerao – la mitraleto", – skribas la retejo.

Reale prezentita sur la foto homo estas batalanto de la tiel nomata Donecka Popola Respubliko, sed ne la ĵurnalisto. Pri tio en sia Fejsbuk-paĝo skribis aŭtoro de la foto Zurabo Ĝavaĥadze:

La skribaĵo de Zurabo Ĝavaĥadze.

Tamen dekomence la falsaĵon enmetis ne ukrainiaj, sed rusiaj amaskomunikiloj, pli precize – la agentejo "Interfaks", kiu ilustris per ĉi foto la novaĵon pri pereo de la kameraisto. Pli poste, la agentejo ŝanĝis la foton, sed la komenca aspekto de la novaĵo troveblas en la retej-arkivo: