Ekzemple, en Tvitero:




Ankaŭ ĉi tiun foton en sia Fejsbuk-paĝo uzis rusia novaĵagentejo Regnum, eĉ alskribinte la vorton "Fotofakto". Tamen, en la retejo mem la novaĵo estis publikigita sen ilustraĵo.




Fakte tiu foto neniel rilatas al Ukrainio. Ĝin faris la 9-an de novembro 2006 fotisto de Associated Press Mohammedo Zaatari. La foto montras grapolbombon, kiu estis uzita de Israelo dum la bombardo de Libano.


En 2010, ekvalidis malpermeso pri uzado de grapolarmiloj. Tamen, la plej grandaj armilproduktantoj – Usono, Rusio kaj Ĉinio – ĝin ne rekonis.