La sceneton pri tio ĉi, interalie, la 1-an de julio montris kanalo "Rusio 24" en la programo "Vesti" (“Novaĵoj”) (jen kopio de la retejo).







En la sceneto la kanalo referencis al la publikaĵo en la retejo de la projekto "Ukrainio.ru". Tiun projekton gvidas ukrainia ĵurnalistino Olena Berezovsjka, kiu estas konsiderata ŝatulino de fuĝinta prezidento Viktoro Janukoviĉ.



Jen la sceneto de "Vesti" (supre).

Ĉi okaze "Ukrainio.ru," kaj postsekve ankaŭ "Vesti" nomas Parubij-on la estro de la SBU (Sekureca Servo de Ukrainio) kaj certigas, ke ĝuste el la SBU la dokumento trafis en la gazetaron, kaj nun ruinigos la planojn de la sekurecservo. Konsiderante la fakton, ke Parubij neniam gvidis la SBU-on, tia aserto jam aspektas tre dubinda.

Envere la dokumento estas falskompilaĵo. Krom multnombraj rusismoj kaj gramatikaj eraroj en la teksto, tion atestas subskribo de Parubij – ĝi estas tranĉita el la dokumento, per kiu Parubij kaj kelkaj aliaj politikistoj ankoraŭ dum la eventoj sur Majdano en la januaro garantiis al specfortuloj la sekurecon kaze de ilia transiro popolflanken.

Jen la dokumento:


Jen kiel aspektas la du subskriboj supermetitaj unu sur la alian (la travideblo de supra tavolo – 50%):




Ni memorigas, la rusiaj amaskomunikiloj jam ne unuan fojon penas kulpigi la SBU-on pri sabotado kontraŭ Rusio kun la helpo de falsaj dokumentoj. Tiel, meze de la majo ili multobligis falsan dokumenton, enĵetitan en la Reton fare de iama popola deputito de Ukrainio Oleg Carjov, per kiu oni kvazaŭ ordonis kapti la rusiajn civitanojn kaj prezenti iljn kiel sabotistoj.