En ĉi tiu sceneto refoje aperis jam konata "gastrolantino" Maria Cipko, kiu antaŭe aperadis en diversaj ukrainiaj urboj kiel loka loĝantino, la viktimo aŭ atestantino de "kruelaĵoj" de ukrainiaj militistoj. La 11-an de majo ŝi eĉ estis "kunordiganto de la referendumo" en Moskvo pri memdetermino de Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko.

En la la freŝa sceneto de "Vesti" postkadra voĉo diras: "Al atestantoj kaj parencoj de la viktimoj oni ekminacis. Ĉi tiu video estis filmita apud la ukrainia ambasadejo en Moskvo, kie kunvenis aktivistoj devige fuĝitaj de Kulikovo kampo. Nun estas danĝere reveni hejmen".

Post tio "aktivulino de Kulikovo kampo" Cipko rakontis al la kanalo pri persekutoj, kiujn la gvidanto de la Ministerio pri internaj aferoj aranĝis kontraŭ la porrusiaj aktivistoj.

Siavice, ŝia kolegino larmante deklaris: "Niaj tre multaj aktivuloj estis mortigitaj. Ja ni havis bastonojn, kaj ili havis mitraletojn".

Deklaro de la virinoj pri tio, kie dum la eventoj en Odeso la porrusiaj aktivistoj havis bastonojn, dum iliaj oponantoj – mitraletojn, same estas malvera. Kiel jam multfoje skribis StopFake, la ĉefa kaŭzo de la kolizio sur Kulikovo kampo kaj la tragedio en la Domo de sindikatoj estis antaŭokazintaj kunpuŝiĝoj sur la stratoj de la urbo, dum kiuj armitaj porrusiaj aktivistoj atakis la porukrainiajn, kaj ankaŭ futbalajn zelotojn, kiuj organizis marŝon antaŭ la matĉo. Dum tiu kolizio estis mortigitaj kelkaj porukrainiaj aktivistoj, pro kio okazis atako kontraŭ Kulikovo kampo kaj la Domo de sindikatoj.