Tiel la subskribo sub la vica fotaĵo de knabino deklaras, ke la infano estis mortigita la 19-an de junio en Slovjansko. Nur en unu grupo "Antimajdan" ĉe rusia socia reto “Samklasanoj” en la momento de skribado de ĉi tiu novaĵo informo pri la knabino kolektis pli ol 11 000 da trarigardoj.


Fakte, ĉi tiu knabino vere pereis, tamen ne en Slovjansko, sed en Krimeo ankoraŭ en 2013. Ŝi estis 10-jaraĝa lvovanino Diana Sidelnik, kiu veturis ripozi en la krimean ripozejon "Juneco" kaj pereis, kiam en la konstruaĵo falis balkono.