Kiel konfirmon de siaj vortoj la kanalo donis citaĵon de gvidanto de la “Dekstra sektoro” Dmitrij Jaroŝ, kiu kvazaŭ diris pri tio, ke por la kontraŭuloj ne konvenas doni paŭzon, ĉar ili ricevos novajn helpotrupojn kaj armilojn.

Sed en la vero en la sama intervjuo, kiun Jaroŝ faris por gvidanto de “Socia TV” Roman Skripin, li konfirmis, ke la “Dekstra sektoro” sekvas armisticon, sed esprimis dubon, ke la samon faros la kontraŭuloj:

R. Skripin: “Oni informois, ke la teroristoj anoncis ke ili ne pafos ĝis mateno de la 27-a de junio, ĝis la 10-a matene”.

Jaroŝ: “Mi dubas, ke ili ne pafos. Ĉar armisticon, anoncitan de la Prezidento, ili ne obeis. Nu, se ili ne pafos — ni danku Dion. Ankaŭ ni ne pafas, finfine, ĉar ni obeas ordonon de la Ĉefkomandanto”.

Ni memorigas, ke la teroristoj multfoje fuŝis anoncitan de P. Poroŝenko semajnan armisticon. La 24-an de junio ili paffaligis ukrainian helikopteron MI-8 ĉe Slovjansko apud monteto Karaĉun. Tiam pereis 9 militistoj. Ili okupiĝis pri instalado sur la monteto de aparataro por observi la terenon kaj por fiksadi la fuŝojn de la plano pri la armistico.