“Pri kio kulpas la infanoj kaj kio estas en kapoj de la vizitintoj – la demando restas senresponda”, sincere bedauregis televidprezentisto komence de la programero.




En la programero estas multe da evidente mistorditaj kaj malveraj asertoj. Pri tio, kio kaj kie vere okazis en sia Fejsbuk-paĝo skribis unu el la partoprenintoj sin nomanta Ólęg Olegovich.

Unue, la ago okazis ne en Toronto, kiel asertas “Novaĵoj”, sed en Vinnipeg en komerca centro Grant Park Shopping Centre laŭ la adreso 200-1120 Grant Avenue.

Jen estas kadrero el la programero. Surfono bone videblas pluretaĝa brika domo.




Kaj jen estas ekrankopio el Guglo-mapoj laŭ tiu adreso en Vinnepeg.



Due, tiu ago havis neniun rilaton al infanoj. En ĉi tiu komerca centro vere estas porinfana kleriga centro “Erudito”, tamen tiam, la 20-an de junio infanoj tie forestis (“Novaĵoj” eĉ ne sukcesis trovi kaj montri almenaŭ unu infanon). Tiun tagon en ejo de la centro rusia ĝenerala konsulejo en Kanado okazigis akcepton de rusianoj pri pasportaj aferoj. Jen estas informo pri tio en paĝaro de la konsulejo (kopio de la paĝaro).




Estimataj samlandanoj, loĝantaj en provincoj Alberta kaj Manitoba
Ĝenerala Konsulejo de Rusia Federacio en Toronto okazigos vican akcepton de rusianoj pri
la temo aranĝo de la pasportoj, de civitaneco de la infanoj kaj ricevo de novaj pasportoj

EN KALGARI:

EN EDMONTON:

EN VINNIPEG:
la 20.06 de 9.00 ĝis 15.00
en Grant Park Shopping Centre
laŭ la adreso: 200-1120 Grant Avenue, Winnipeg ktp...

Ekvidinte tiun anoncon en la paĝaro de la Konsulejo, Oleg kaj aliaj membroj de la ukraina komunumo en
Kanado decidis okazigi agon kontraŭ rusia agreso kontraŭ Ukrainio. Por tio ili alportis ne nur torton kun la
skribaĵo “Hu*lo” (populara en Ukrainio humiliga moknomo de Vladimiro Putin),




kaj ankaŭ grandan afiŝon kun fotaĵo de Putin kun la skribaĵo Bloody Killer (Sangavida murdisto).




Sed tion la rusia televidkanalo ne montris en sia programero.

Do, aserto de la rusia televidkanalo pri tio, ke ukrainoj intencis ofendi rusiajn infanojn estas celkonscia mensogo.