“Cetere, libervole rezigni batali kaj retroiri oni ne permesas. Komando “Eĉ ne paŝon reen” efektiviĝas ĉie. Kun tiuj, kiuj ne volas pafi kontraŭ siaj kunfratoj, oni multe ne parolas” – certigas eksterkadra voĉo.

Kiel konfirmo estas demonstrata ukrainia militservanto, kiu diras jenon: “Kiam iu el niaj soldatoj kun tiaj pensoj forlasos perimetron de tiu barilo, mi persone pafus ties nukon aŭ kapon” (tempo en la video 3:29).

En la vero parolo de la ukrainia soldato estas eltirita el la kunteksto kaj modifita. Jen estas la plena programero.

En ĝi tiu soldato – ano de bataliono “Ajdar” Vladimir Kosolap – interparolas kun la ĵurnalistino de ukrainia interret-kanalo “Socia TV” Anastasia Stanko. Ŝi demandas lin en la ukraina:
“– Jen, vidu, ĉi tie “LifeNews” montris, ke vi eniradis domojn kaj mortpafis la loĝantojn”.
Je tio Kosolap respondas al ŝi:
“Tio estas misinformo. Tio ne okazis kaj mi, kiel loĝanto de ĉi tiu urbo, hieraŭ diris al mia komandanto, ke se iu el niaj soldatoj kun tiaj pensoj forlasos perimetron de ĉi tiu barilo, mi persone pafos ties nukon aŭ kapon, kiam tiu revenos ĉi tien” (tempo de la video 3:25)
Do, la vortoj de Kosolap montras pretecon mortigi ne tiujn, kiuj ĵetas la armilojn, sed tiujn, kiuj provos okupiĝi pri rabado de la pacemaj homoj.
StopFake esprimas dankon al ukrainia artisto Sergeo Pritula, kiu rimarkis kaj skribis en sia paĝo ĉe Fejsbuko ĉi tiun misinformon.