Ili asertis, ke UN akuzis la ukrainian registaron pri krimoj kaj stimulado de malkonkordo. Ekzemple, la retejo KM.ru (kopio de la retejo):




Tiu novaĵo estis amase disvastigita pere de multaj aliaj eldonaĵoj. Ni analizu ĝin.

"En la raporto estas notite, ke la malobservo de homaj rajtoj en la oriento de la lando inkluzivas forŝtelojn, arestojn, torturojn kaj mortigojn. Plej ofte ĉi tiujn agojn efektivigas militistoj, estas emfazate en la enkonduko al la dokumento" – asertas la eldonaĵo.

Sed jen kio efektive estis skribite en la raporto:




Traduko: "La kresko de krima aktiveco, kiu kondukas al malobservoj de homaj rajtoj nun rilatas ne nur la ĵurnalistojn, elektitajn reprezentantojn, lokajn politikistojn, registarajn funkciulojn kaj komunumajn aktivulojn. Forŝteloj, arestoj, aktoj de kruela traktado, torturoj kaj mortigoj far’ de armitaj grupaĉoj nun influas vastajn tavolojn de la loĝantaro de la du orientaj regionoj, kiuj nun sin trovas en atmosfero de timigado kaj, rezulte, de timo. Armitajn grupaĉojn oni devigu ĉesigi sian kontraŭleĝan agadon kaj senarmilariĝi".

Antaŭ tio, en la dua kaj la tria punktoj de la raporto estas dirite, ke armitaj homoj fizike kaptis plejmulton de la ĉefaj publikaj kaj administraj konstruaĵoj en la urboj de Donecka kaj Luhanska provincoj, kie oni deklaris "virtualan sendependecon". Ankaŭ la kompilantoj de la raporto rimarkigis kreskon de la kvanto de armiloj kaj armitaj homoj en tiuj regionoj, kiuj interalie alvenadis el Rusio kaj ankaŭ el Ĉeĉenio kaj aliaj regionoj de Norda Kaŭkazo.




Ankaŭ en la priskribo oni asertas: "Ĉi kaze rajtodefenduloj rimarkigas, ke la ŝtataj amaskomunikiloj nur densigas la atmosferon, provokas homojn per kruela retoriko kaj plifortigas malkonkordon en la lando".

La UN-raporto havas multajn referencojn pri la amaskomunikiloj. Plej bone respegulas la deklaron de KM.ru la oka punkto:




Traduko: "Esprimlibereco daŭre estas subpremata, speciale en la orientaj regionoj, kie ĵurnalistoj alfrontas kreskantan timigadon kaj minacojn al ilia fizika sekureco. Esprimoj de malamo, speciale tra sociaj retoj, daŭre plivarmigas la streĉiĝon kaj troigas la malkonkordon en la socio".

Ankoraŭ dufoje en la raporto kritike estas menciata la "oficiala" eldonaĵo de doneckaj separatistoj Anna Info News (en la punktoj 158 kaj 232). La kompilantoj de la raporto akuzas ĉi tiun eldonaĵon pri propagando de malamo.

En la raporto estas neniuj akuzoj adresitaj al ŝtataj ukrainiaj amaskomunikiloj, pri kiuj temas ĉi tiu novaĵo.

Plue, en la novaĵo estas dirite: "Laŭ UN, ekde la aprilo ĝis la junio ambaŭ flankoj de la konflikto forŝtelis 387 personojn, inter kiuj estas 39 ĵurnalistoj".

Fakte, UN skribas pri la forŝtelo de tiuj homoj ne per ambaŭ flankoj de la konflikto, sed nur per la armitaj grupaĉoj:




Traduko: "En Donecka kaj Luhanska regionoj estas anoncate pri la kresko de perforto kaj malobeo de internacia juro, la forŝteloj kaj arbitraj agoj, celantaj areston de personoj ne partoprenantaj militadon (timigo kaj persekutoj, torturoj kaj mortigoj) pere de la armitaj grupaĉoj, kio atestas pri kreskanta erozio de jura ordo. La misio pli kaj pli maltrankviliĝas pri la defendo de la homaj rajtoj de la loĝantaro entute. Laŭ la Ministerio pri internaj aferoj, de la aprilo ĝis la 7-a de junio 2014 fare de la armitaj grupaĉoj en la orientaj regionoj estis forŝtelitaj 387 personoj, inter kiuj estas 39 ĵurnalistoj".

En la sama alineo estas dirite: "La rajtodefenduloj parolas ankaŭ pri strangaj malaperoj de porrusiaj aktivistoj. Ekzemple, la raporto mencias 11 kazojn de aresto fare de specialaj servoj de personoj, kiuj poste malaperis sensciige".

Fakte, en la raporto estas skribite:




Traduko: "La misio ricevis kredindajn informojn pri la personoj, detenitaj en kondiĉoj de amasaj perfortaj malaperoj, kaj havas la liston el 11 tiaj kazoj".

En la dokumento estas nur unu loko, kie estas menciitaj 11 personoj (estas skribite ne per ciferoj, sed per la vorto eleven), sed tie temas ne pri la arestitoj, sed pri tiuj, kiuj estis identigitaj kiel suspektitoj en la mortigo de la homoj en Majdano. Do, la misio de UN ne asertas, ke ukrainiaj sekurecservoj forŝtelis porrusiajn aktivistojn. Krome antaŭ ĉi tiu alineo temis pri ŝtelado de la homoj ĝuste fare de la separatistoj.

Kiel informis StopFake, antaŭe Ukrainiaj amaskomunikiloj ankaŭ diskonigis falsan informon pri tiu UN-raporto. Tamen post tio la plimulto el ili korektis sian eraron.