La novaĵo rapide disvastiĝis en aliaj retejoj kaj sociaj retoj.









Ĉi tiun informon neis la Ukrainia Ministerio de la Defendo. En la oficiala paĝo de la Ministerio en Fejsbuko nome de la ukrainia paraŝutista trupo oni certigas, ke ĉi tiu mesaĝo havas nenion komunan kun la vero kaj estas daŭrigo de la falsa informa milito. Ankaŭ en la refuto oni precizigis, ke "milita trupo kun tiu nomo ne ekzistas. Kiel, cetere, ne ekzistas en Ukrainio ankaŭ tia speco de trupoj, kiel divizio, kaj ankaŭ laŭtemaj fotoilustraĵoj rilatas al la periodo de la okupacio de Krimeo".




Oficiale la brigado nomiĝas "la 25-a aparta Dnipropetrovska Paraŝutista Brigado de la Armitaj Fortoj de Ukrajno" sed ne "aparta 25-a Dnipropetrovska divizio de rapidreagaj paraŝutistaj trupoj de la Surteraj Fortoj de Ukrainio", pri kiu skribis ITAR-TASS.