Laŭ la vortoj de Gordon, dum oficiala gazetar-konferenceto en la Ŝtata Departamento Psaki deklaris, ke Rusio ne havas rifuĝintojn el Ukrainio kaj en Ukrainio mem la situacio estas trankvila kaj kontrolata de Usono. Post tio, konforme al Gordon, fama ĵurnalisto de la agentejo Associated Press Matthew Lee demandis, kiuj nome virinoj kaj infanoj alvenas multnombre en diversajn regionojn de Rusio.

Kiel asertas Gordon, al tio Psaki respondis jene: "Ĉi tio estas simplaj turistoj. Ekzemple, oni diras, ke en rostovaj montoj estas belega kuraciga montara aero".

Tia deklaro de Psaki aspektus duoble komika, konsiderante la fakton, ke la montoj en Rostova provinco mankas.

Fakte, la usona proparolantino diris nenion similan. Rusia eldonaĵo “Slon” kontaktis Matthew Lee kaj petis pliprecizigi la detalojn.

"Mi neniam aŭdis, ke ŝi parolus ion similan" – respondis Lee.

Post tio, li skribis en sia Tvitero, ke li tute ne parolis kun Psaki pri rifuĝintoj kaj Rostovo.

Same ajnaj deklaroj pri Rostov aŭ ukrainiaj rifuĝintoj mankas en la oficialaj protokoloj de la Ŝtata Departamento, kiuj estas aperigataj en ĝia retejo.

Elpensita deklaro de Psaki estis vaste represita en la rusia gazetaro. Pli poste Lee, ekzemplante per unu el tiuj represaĵoj – novaĵoj de la “Rusia gazeto” – ankaŭ konfirmis, ke tio estas mensogo.

Lastatempe rusiaj amaskomunikiloj ofte kritikas Jen Psaki-n pro la eldiroj pri Ukrainio. Siavice, Matthew Lee konstante metas antaŭ ŝi komplikajn kaj neoportunajn demandojn, klopodante kapti ŝin je nekompetenteco.

Bazita sur la materialoj el eldonaĵo “Slon”.