Plejparto de la amaskomunikiloj aperigas proksimume sekvan informon: "Estas trovitaj la pruvoj de prepariĝo al la perturboj en la urbo kaj eventoj en la odesa Domo de sindikatoj far’ de rusiaj specialaj servoj. Sendube estas konate pri la partopreno de du oficiroj de GRU (Ĉefa Spiona Administracio – milita spionservo de Rusio), estas dirite en la tria raporto de la UN-misio por Homaj Rajtoj".



Tio ne estas vera. Jen la plena teksto de la UN-raporto. En ĝi nenie estas menciata GRU.

En la sola loko en la teksto, kie estas menciata la vortkunigo "du oficiroj", temas pri la oficistoj de la Ukrainia Sekurecservo, kiuj la 25-an de majo klopodis intertraktadi kun luhanskaj separatistoj pri liberigo de pli frue retenitaj kolegoj, tamen ili mem ankaŭ estis retenitaj.




Pri rusiaj civitanoj kaj ilia ebla komplico je la eventoj de la 2-a de majo en la raporto ankaŭ estas skribite, tamen nur kun la referenco al la deklaro de la Ukrainia Sekurecservo: "Ankaŭ la 3-an de majo la Ukrainia Sekurecservo publikigis la nomojn kaj pasportojn de tri civitanoj de Rusia Federacio, kvazaŭ komplicaj je la kunpuŝiĝoj dum la 2-a de majo".




La UN-ekspertoj mem nenion konkludis pri la partopreno de rusiaj specialaj servoj.