Ĉi tiun fotaĵon oni prezentas kiel kolektivan portreton de ukrainia paraŝutista trupo antaŭ la eniro en IL-76 la 13-an de junio 2014. Tiu aviadilo survojiĝis al la Luhanska flughaveno, apud kiu ĝi estis paffaligita de la ribelantoj el la tiel nomata "Armeo de Luhanska popola respubliko". Rezulte de la falo ĉiuj 49 pasaĝeroj pereis.




Tamen ĉi tiu foto estas falsa. Ĝi havas neniun rilaton al la ukrainiaj militistoj pereintaj en IL-76 je la nokto al la 14-a de junio. Sur ĝi vere estas ukrainiaj soldatoj, sed la fotaĵo aperis en la Reto almenaŭ unu monaton pli frue, ekzemple – la 18-an de majo 2014 sur la paĝo de porkomunista eŭropa uzanto Armilo Proletaria en socia reto Twitter.




Krome, en la sociaj retoj kaj babilejoj estas disvastiataj ankaŭ aliaj falsaj fotaĵoj de IL-76. Tiel, en "Donecka popola respubliko” en la paĝaro de urbo Mariupolo oni asertas, ke la aviadilo transportis blendoveturilojn kaj kiel pruvo aldoniĝas la fotaĵo de kvazaŭ ŝarĝado.




Envere, ĉi tiu fotaĵo neniel rilatas al la eventoj en Luhansko. Ĝi estis farita ankoraŭ en 2006, oni povas trovi ĝin ĉi tie.