Pri tio la ĵurnalistoj de Segodnya.ru kvazaŭ eksciis de oficisto de ZAES.


La informo rapide disvastiĝis tra aliaj retejoj kaj sociaj retoj.



La oficiala retejo de ZAES neis la informon pri la okupado de la dua energetika bloko: "Ĉi tiu informo ne responsas al la vero, estas falsa kaj provoka. Ĉi tio estas plia provo de la amaskomunikiloj malstabiligi la situacion en Ukrainio. Industria areo de ZAES estas firme gardata de la trupoj de la Ministerio pri Internaj Aferoj de Ukrainio. Defendataj ejoj kaj objektoj, garantiantaj la sekurecon de la stacio, kaj la tuta perimetro de la striktreĝima teritorio, kie okazas laboroj kun radioaktivaj substancoj, estas ekipitaj per la alarmiloj kaj estas kontrolataj per la operatoro de milita trupo aŭ per operativa stacia dungitaro. Por aliri ilin estas bezonata speciala permeso".