Dank’ al siaj propraj fontoj Stopfake.org ekhavis la fotaĵojn, kiujn dum ĉi tiu kunveno la reprezentantoj de rusia delegacio montris kiel ekzemplojn de tio, kiel Ukrainio okazigas kontraŭteroristan operacion (KTO) en la oriento de la lando – en Slavajnsko kaj Donecko.





Inter tiuj fotaĵoj estas unu falsa. Ĉi tio estas la fotaĵo de la helikoptero kun la simboloj de UN, kiun kvazaŭ uzis ukrainiaj trupoj dum milita operaco en la Donbaso fine de la majo.

Reale ĉi tiu fotaĵo estis farita la 1-an de aprilo, 2011 en Abiĝano (Eburbordo). La originalo de ĉi tiu fotaĵo pli frue estis publikigita ĉi tie.



Ni memorigas, ke la rusiaj novaĵagentejoj jam uzis ĉi tiun fotaĵon por ilustri la pruvojn, ke Ukrainio kvazaŭ uzas en Donbaso la helikopterojn kun la simboloj de UN. Tamen Stopfake la unuan fojon renkontis la uzadon de la falsa fotaĵo dum la renkontiĝo de altranga oficiala nivelo.