«La fotoj estis faritaj en Krimeo fine de aprilo. Al mi ilin transdonis ukraina patrioto, kaŝe enigita inter vicojn de separatistoj. Nun tiuj bravaj buboj estas en orienta Ukrainio. Ili batalas por Novorusio kontraŭ iama patrolando. Kiel ni vidas, la trejnado okazas en montaro. Atentu, la militinstruistoj estas de Kaŭkazio. La batala ekipaĵo estas altnivela. Cetere ne nur la rusa. Por ekzemplo la plej moderna usona kaŝpafista fusilo М110. Atentindas ankaŭ rinocero sur ĉevrono, la similajn havas batpilkistoj. Sed nun, evidentiĝis ke ĝin ankaŭ havas teroristoj..." — skribis Romano Boĉkala.


Referencante al tiu ĉi informo, pluraj popularaj ukrainiaj retejoj skribis la novaĵon pri trejnado de teroristoj en Krimeo. Pri la sama temo informis ankaŭ ukrainia Unua nacia televidkanalo.


Tamen sur fotoj estas ne trejnado de teroristoj, sed kunveno de partoprenantoj de la ludo batpilko [angle: airsoft, ruse: страйкбол]. Tio estas videbla sur foto. Ekzemple la ludantoj havas karakterizan ekipaĵon – ŝargilojn (en: loader) por globetoj je 6 mm. Ĝi estas helpilo por ŝargi globetojn en mekanikajn magazenojn por batpilkaj fusiloj. Flanke de pafila magazeno estas videbla speciala dentorado por movigi globojn je 6 mm. La ludantoj portas okulvitrojn, aŭ tutvizaĝajn maskojn.
Pri tio, ke ĝuste en tiuj tagoj en Krimeo okazis kunvenoj de batpilkistoj, eblas certiĝi en forumo de la retejo de Federacio de batpilko de Ukrainio.


Krome la organizantoj de la batpilkaj ludoj en komentoj al la eksribo de Roman Boĉkala refutis siajn ligojn kun terorismo kaj promesis defendi sian honoron en juĝejo.