"Sur la norda tombejo de Slovjansko hodiaŭ oni entombigis batalantojn de la popola milicio. Pereintajn dum la bataloj por Slavjansko kaj Semjonovka oni akompanis en lastan vojon per trifoja salvo el mitraletoj. Kiam oni ekpafis en la ĉielon, ukrainiaj militistoj mortige ekpafis kontraŭ la funebran procesion", — estas dirite en la sceneto.


Tamen la "milicianoj" mem deklaris pri neniu pripafo de la procesio. Ekzemple, en la "Resumo de la eventoj fare de Igoro Strelkov de 11.06.14" estas dirite nur jeno: "Hodiaŭ en Slovjansko estis entombigitaj 10 pereintaj milicianoj. Oni entombigis ilin en la fermitaj ĉerkoj. Oni notu, ke Ponomarjov estas “arestita" jam ne la unuan fojon". Samtempe la milicianoj informas, ke en la sama tempo oni pafadis en aliaj partoj de la urbo. Ŝajne, ĝuste de tie estis aŭdataj la pafoj.


Ni memorigas, ke Igoro Strelkov (Girkin) gvidas la tiel nomatan "memdefendon de la milicianoj" de urbo Slovjansko. La tiel nomata Donecka Popola Respubliko enoficiigis lin kiel "ministron de la defendo".

Se rigardi la plenan version de la video pri la entombigo de la separatistoj, kiun parte uzis en sia sceneto NTV, oni povas vidi, ke la procesion neniu pripafis. Flanke de la sceneto vere estas aŭdataj la sonoj de pafoj, sed al la spektanto evidentiĝas, ke oni pafas ne kontraŭ la funebran procesion.